Tiruĉirapali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiruĉirapali
metropolo, industria kaj universitata urbo
Oficiala nomo: Tiruĉirapali
Lando Barato Barato
Ŝtato Tamilnado
Situo Tiruĉirapali
 - alteco 88 m s. m.
 - koordinatoj 11° 21′ 00″ N 79° 09′ 00″ O / 11.35000 °N, 79.15000 °O / 11.35000; 79.15000 (mapo)
Areo 147 km² (14 700 ha)
Loĝantaro 931,803 (2007)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 620xxx
Telefona antaŭkodo 431
Aŭtokodoj TN-45, TN-48
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Tiruchirapalli
Retpaĝo: www.trichycorporation.gov.in
Portalo pri Barato

Tiruĉirapali, tamile தி௫ச்சிராப்பள்ளி estas metropolo, grava industria kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Tamilnado. La historiaj loknomoj estis TiruchiTrichy.

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 916 857 loĝantoj sur areo de 167,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 483 loĝantoj/km².

Panoramo de Tiruĉirapali

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tiruĉirapali etendiĝas en suda parto de la lando sur ebenaĵo laŭ rivero. Ĉenajo troviĝis 325, Koimbatore 205, Bengala Golfo 128 km-ojn.

Sri Rangam estas ĉerivera insulo en la urbo Tiruĉi. Ĝi estas formita de la rivero Kavero kaj Kolidamo (alfluanto de Kavero, kiu iras norde de la insulo). La insulo havas 31 km longe kaj 2,4 km larĝe. La citadelo Srirangam, elstara pilgrimloko hinduisma, troviĝas en la centro de la insulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiruĉirapali estas longe loĝata. Iam estis urbo nomata Uraijur (nun antaŭurbo), kiu estas grava loko de arkeologoj. Ĝi estas menciita fare de Ptolemeo en la 2a jarcento a.K. Dum la mezepoko diversaj regnoj regis en la urbo. Municipo formiĝis en 1865.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Tiruĉirapali la industrio estas la plej grava, en la ĉirkaŭaĵo oni kultivas precipe maizon. Dum dominado de britoj oni produktis popularajn cigaredojn. Nuntempe en la apudaĵo oni produktas cementon kaj sukeron kaj aparta industria zono okupiĝas pri elektroniko.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Tiruĉirapali havas tropikan klimaton, kie regas varmegaj someroj de marto ĝis majo. La temperaturo varias inter 20-37 °C. Jare pluvas po 882 mm, plej ofte inter aŭgusto-decembro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Municipa administrejo en Tiruĉirapali
Bazarejo en Tiruĉirapali