Titus Brandsma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titus Brandsma
Persona informo
Naskonomo Anno Sjoerd Brandsma
Naskiĝo 23-an de februaro 1881 (1881-02-23)
en Bolsward
Morto 26-an de julio 1942 (1942-07-26) (61-jaraĝa)
en Koncentrejo Dachau
Mortokialo mortiga injekcio
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto • katolika sacerdoto • lingvistoesperantistofilozofoĵurnalisto • rezistobatalanto • tradukistoverkisto
vdr

Titus Brandsma, en Esperanto ankaŭ kiel Tito Brandsma, origine nomata Anno Sjoerd Brandsma (naskiĝis la 23-an de februaro 1881 en Oegeklooster apud Bolsward[1], mortis la 26-an de julio 1942 en la koncentrejo Dachau pro siaj kontraŭnaziaj agadoj) estis frisa karmelana patro[2], profesoro pri filozofio, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto, kontraŭnazia martiro kaj esperantisto[3]. La Katolika Eklezio kanonizis lin kiel martiro la 15-an de majo 2022[4][5]. Lia liturgia memortago estas la 27-a de julio[6].

La Internacia Asocio de Katolikaj Esperantistoj (IKUE) faris de Titus Brandsma unu el siaj patronoj[7][8] kaj li atingis la 42-an lokon en la televida enketo "La Plej granda Nederlandano".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĉe naskiĝo, li ricevis la nomon Anno Sjoerd (elp. ano ŝjurd). Post aliĝo al la Karmelana ordeno, li prenis la monaĥan nomon de Titus (Tito).

En 1905 li estis ordinita pastro. Post ordigo, li studis en Romo , en 1909 li ricevis sian Ph.D. Tiam Brandsma revenis al sia patrujo, kie li instruis filozofion en kelkaj edukaj institucioj. Brandsma okupiĝis pri la studo de la karmelita mistikismo , unu el liaj meritoj estis la traduko al la nederlanda de la verkoj de Sankta Tereza de Avila .

Titus Brandsma iĝis unu el la fondintoj en 1923 de la unua Katolika Universitato en Nederlando (en Nimego). Tie li instruis filozofion kaj la historion de mistikismo. Poste li iĝis rektoro de tiu universitato. Li ankaŭ faris multe da ĵurnalisman laboron, kunlaboris kun multaj katolikaj eldonaĵoj en Nederlando kaj aliaj landoj en Eŭropo.

Jam antaŭ la nazia invado de Nederlando en 1940, Brandsma esprimis reziston kontraŭ la nazia ideologio. Li alvokis la katolikan gazetaron de la lando ne fari nazian propagandon. En publikaj paroladoj li emfazis la nekongruecon de naziismo kun la katolika kredo kaj protestis kontraŭ la persekutado de judoj.

En januaro 1942, Brandsma estis arestita. Post mallonga restado en pluraj nederlandaj tendaroj por kaptitoj, li estis translokita al la koncentrejo Dachau. La 26-an de julio 1942, Titus Brandsma estis mortigita per mortiga injekto. La tendara flegistino, kiu donis la mortigan injekton, poste pentis kaj atestis ĉe la beatigo de Titus Brandsma.

Apudaj interesokampoj[redakti | redakti fonton]

Titus Brandsma estis ankaŭ specialisto pri mezepoka mistikismo kaj li mem estis mistikulo. Li estis membro de la tutmonda ordeno de karmelanoj. Li estis membro de la naturprotekta organizaĵo Fryske Gea kaj kunfondinto de la Fryske Akademy, lingva akademio pri la frisa lingvo.

Vivo sub nazia diktaturo[redakti | redakti fonton]

Karmelano kaj esperantisto Titus Brandsma
Karmelano kaj esperantisto Titus Brandsma

En frua stadio, Brandsma avertis pri la danĝeroj de naziismo, instigo al rasa malamo per publikaĵoj en gazetoj, revuoj kaj dum prelegoj. Ekzemple, meze de 1936 li estis membro de la nederlanda Komitato de Atentemo kontraŭ Nacisocialismo, starigita de nederlandaj akademianoj kaj artistoj En Nederlando li estis inter la unuaj opoziciantoj kontraŭ la nazia diktaturo kaj skribe kaj predike kaj lerninstrue kondamnis kaj kondamnigis la persekutadon kontraŭ la judoj. Pro tio, li estis arestita de la Gestapo la 19-an de januaro 1942, deportita al Dachau kaj mortigita per injekto permane de la koncentreja kuracisto, ĉar “konsiderita - laŭ gestapa raporto sendita al Berlino - malamiko al la nacionalsocialismo”. Pro tia raporto fiaskis ĉiuj intervenoj de diversaj amikaj kaj katolikaj aŭtoritatuloj por ke lia kondamno estus ŝanĝita al dumviva karcero. Li mortis preĝante ĝisfine por siaj persekutantoj.

Konformaj atestoj de siaj kunfratoj kaj konstantaj deklaroj de kuntorturitoj kaj enlagerigitoj pri lia senkondiĉa kristana amo al ĉiuj instigis papon Johanon Paŭlon la 2-an koncedi ke ekmarŝu la kanona proceso por la eventuala laŭeklezia beatigo.

En 1982 li estis postmorte estis premiita per la Memora Kruco de la Nederlanda Rezisto.

Kanonizo[redakti | redakti fonton]

La kanonizo (sinonimo "enkanonigo") estas kompleksa procezo kiu kondukas al la sanktigo de personoj, pasante tra la ŝtupoj de deklaracio de "heroaj virtoj" kaj beatigo.

En novembro 1985 Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis lin kiel martiro[9], la lastan paŝon sur la vojo al sanktigo.

La 15-an de majo 2022 Papo Francisko enkanonizis lin en Vatikano ĉeestinte la publikan ordinaran konsistorion por la proklamo de dekretoj por tri novaj sanktuloj, inter ili Titus Brandsma.

La 25-an de novembro 2021 estis sciigo de la Vatikano ke Brandsma estus enkanonizita fare de la papo. Dum la konsistorio de la 4-a de marto 2022, la Papo Francisko anoncis la kanonizon de Titus Brandsma kaj naŭ aliajn beatigitajn personojn la 15-an de majo 2022[4][5].

Antaŭuloj[redakti | redakti fonton]

Ne estas unika ke katoliko kiu mortis en nazia koncentrejo estis sanktigita. Tio okazis pli frue kun la pola pastro Maksimiliano Kolbe en 1982 kaj la germana monaĥino Edith Stein en 1998. Ambaŭ estis mortigitaj en Aŭŝvico (germane: Auschwitz).

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Informpanelo ĉe la Brandsmastraat en Gouda
Informpanelo ĉe la Brandsmastraat en Gouda

Titus Brandsma estis esperantisto[3] kaj membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. En malnovaj jarlibroj de IKUE (ekzemple de la jaroj 1926, 1928 kaj 1931-1932) aperis lia nomo kaj adreso. Brandsma pioniris en la organizado kaj direktado de la katolika verkistaro kaj Ekumena Movado: en tiuj aktivadoj li utiligis ankaŭ Esperanton. Okaze de la 4-a jarkunveno de "Nederlanda Katoliko" (Nederlanda Katolika Esperantista Ligo), en 1913 en 's-Hertogenbosch celebris la meson por la vivantaj kaj mortintaj membroj[10]. Li estis inter la organizantoj de la Kongreso de Nederlanda Katoliko (’s-Hertogenbosch, 1934), same inter la membroj de honora komitato kaj ankaŭ inter la partoprenantoj de la 19-a IKUE kongreso (1937, Hago)[3].

Internacia ĵurnalista premio Titus Brandsma[redakti | redakti fonton]

En Francio ekzistas internacia ĵurnalista premio kiu portas lian nomon (Prix Titus Brandsma) kiu estas aljuĝata unufoje ĉiun trian jaron al ĵurnalisto, publikaĵo aŭ institucio kiu suferis pro minacoj aŭ persekutadoj kaj kiu pro la engaĝo en la gazetaro favore al grava homa aŭ kristana temo[11].

Memorlokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

En multaj loĝlokaj en Nederlando kaj eksterlande (Francio, Germanio, Irlando, Pollando), iuj lernejoj, preĝejoj kaj stratoj estas nomitaj laŭ Titus Brandsma. La Titus Brandsma Memorial (Titus Brandsma Gedachteniskerk) en Nimego (Nijmegen) posedas murpanelojn dezajnitajn de artistoj pri la vivo kaj spirita vojo de Brandsma, samkiel vitrinojn kun objektoj kaj dokumentoj pri lia vivo[12]. En 2005, Brandsma estis elektita fare de la loĝantaro de Nimego kiel la plej granda loĝanto en la historio de ilia urbo.

En lia memoro, ĉe la Radboda Universitato en Nimego estas Titus Brandsma Instituto kiu ekde 1993 organizas ĉiujare prelegojn Titus Brandsma[13] kiuj estas interfake orientitaj: filozofio, teologio, historio, arthistorio kaj psikologio.

En Bolsward havas muzeon Titus Brandsma, kie estas prezentitaj multaj informoj pri li.

La nederlandaj publikaj transportkompanioj Veolia kaj Arriva nomis trajnotipon laŭ Titus Brandsma.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Rees, Joseph (1971). Titus Brandsma: A Modern Martyr. London: Sidgwick & Jackson. paĝoj 15–16.
  2. Noto: patro (nederlande pater) estas romkatolika pastro kiu ankaŭ estas membro de monaĥa ordeno.
  3. 3,0 3,1 3,2 (eo) Marija Belošević, La esperantistoj havas propran sanktulon!, Esperiga Komuniko EKO 2022, Marto 12
  4. 4,0 4,1 (nl) Heiligverklaring Titus Brandsma - Zondag 15 mei te Rome, Nieuwsbericht Bisdom Haarlem-Amsterdam, la 4-an de marto 2022.
  5. 5,0 5,1 (nl) Priester en oorlogsheld Titus Brandsma heilig verklaard op 15 mei 2022, NOS.nl, la 4-an de marto 2022
  6. (de) Jan Kellendonk, Seliger Titus Brandsma, Gedenktag 27. Juli, la 25-an de julio 2010.
  7. (fr) Titus Brandsma, Nominis, arkivita la 29-an de majo 2014, alirite la 14-an de marto 2022.
  8. (eo) La moderna martiro Tito Brandsma estis Esperantisto, Espero Katolika, paĝoj 192-193, 11/1985
  9. (nl) 10 grandaj nederlandaj rezistaj herooj
  10. (eo) Esperiga Komuniko EKO 6/2013
  11. (fr) Prix Titus Brandsma, Prix Internationaux de journalisme, arkivite la 26-an de novembro 2007.
  12. (nl) Rondiro en la preĝejo (kun videaĵo)
  13. (nl) Titus Brandsma Prelegoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (eo) Fernando Millán Romeral, Titus Brandsma - Sanktulo Esperantisto, IKUE, 2023, kantaroj, muziko[1],
  • (nl) Christoph Lüthy; Frans Wijsen; Marc de Kesel: Titus Brandsma. Van held tot heilige (Titus Brandsma, de heroo ĝis sanktulo), Uitgeverij Adveniat (eld.), ISBN 978 94 6402 754 9

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Fernando Millán Romeral, Titus Brandsma - Sanktulo Esperantisto, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio, 2023