Tohoku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tohoku
Regiono
regiono de Japanio [+]

LandoJapanio

- koordinatoj39° N, 141° O (mapo)38.9140.67Koordinatoj: 39° N, 141° O (mapo)
Areo66 889,55 km² (6 688 955 ha) [+]

Loĝantaro9 020 531 [+] (2015)
Denseco134,86 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoNorma Horzono de Japanio [+]

Tohoku (Tero)
Tohoku (Tero)

Tohoku (Japanio)
Tohoku (Japanio)
DEC
Tohoku
Tohoku

Map
Tohoku
Vikimedia Komunejo:  Tōhoku region [+]
vdr
la regiono Tohoku en Japanio

TohokuTōhoku (japane 東北地方 [Tōhoku-ĉihō], laŭvorte: "nord-oriento") estas regiono de Japanio, kiu kovras la nordan parton de la insulo Honŝuo, la plej granda japania insulo. La plej norda pinto de la regiono proksimas al la pli norda insulo Hokajdo. La regiono estas relative maldense loĝata, kaj estas malmultaj urbegoj. En la montoj ekzistas multaj varmegaj naturaj akvofontoj. La marbordo estas ĉefe roka kaj klifa. Historie en la regiono vivis la etno ezoj.

La 11-an de marto 2011 la ĝis nun plej forta tertremo en la historio de Japanio kaj sekva cunamo detruis grandan parton de la marborda areo en la nordoriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono Tohoku situas en la nordo de la insulo Honŝuo. La okcidenta parto situas borde de la Japana Maro, la orienta parto borde de la Pacifika Oceano. La regiono montaras, ekzemple ĉe la Ōu montaro, aparte ties meza parto. Ĉe la marbordo ekzistas pluraj ebenaĵoj en kiuj situas la plej gravaj regionaj urboj.

La klimato diferencas inter okcidento kaj oriento: en la oriento ĝi relative mildas, dum okcidente pli malvarmas kaj en vintroj forte neĝas.

Gubernioj[redakti | redakti fonton]

La regiono konsistas el ses gubernioj, kiuj kune kovras areon de 66 889,55 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de la 1-a de februaro 2011 havis 9,3 milionojn da loĝantoj.

  1. Akita
  2. Aomori
  3. Fukuŝima
  4. Iŭate
  5. Mijagi
  6. Jamagata

La plej granda urbo de Tohoku estas Sendajo, la ĉefurbo de la gubernio Mijagi.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La teritorio estas utiligata precipe agrikulture. Ĉefaj produktoj estas rizo kaj fruktoj. Ankaŭ la fiŝkaptado estas grava ekonomia branĉo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Matsuŝima (klarigon vidu tekste)

La plej konata vidindaĵo estas la "pinaj insuloj" proksime de la urbeto Matsuŝima, dudek du kilometrojn nordoriente de Sendajo, laŭ multaj japanoj unu el la tri plej belaj pejzaĝoj de Japanio. Konsekvence tiu parto de la regiono estas multe frekventata de turistoj.