Tom Troupe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tom Troupe
Persona informo
Naskonomo Thomas Troupe
Naskiĝo 15-an de julio 1928 (1928-07-15) (95-jaraĝa)
en Norda Kansasurbo
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater HB Studio vd
Familio
Edz(in)o Carole Cook vd
Profesio
Okupo verkisto • filmaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1957– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tom Troupe (naskita la 15-an de julio 1928) estas usona aktoro kaj verkisto.

Li faris sian debuton en Broadway en 1957 kiel Peter en la origina produktado de The Diary of Anne Frank [La Taglibro de Anne Frank]. En televido, lia unua laboro estis en 1957 ĉe televidserio The Kaiser Aluminum Hour. Li komencis en kino per The Big Fisherman (1959).

Dum 1960-aj jaroj li aktoris en televidserioj kiel Dr. Kildare, The Wild Wild West, Combat!, The Fugitive, The Man from U.N.C.L.E., Peyton Place, Star Trek kaj Mission: Impossible. Li ankaŭ laboris en filmoj Sofi (kies scenaron li ankaŭ verkis), Che! kaj The Devil's Brigade.

En 1970-a jardeko li laboris ĉe filmo Kelly's Heroes kaj televidserioj Night Gallery, The Rookies, Cannon, McMillan & Wife, Ironside, Planet of the Apes, Barbary Coast, CHiPs inter aliaj.

Li aktoris en filmoj Off the Minnesota Strip kaj Summer School en 1980 krom televidserioj kiel Highway to Heaven kaj Murder, She Wrote.

En la lasta jardeko de 20-a jarcento, li havis rolojn ĉe filmo My Own Private Idaho, kaj televidserioj kiel Frasier kaj ER . Kaj en la 21-a jarcento li aktoris ĉe What I Did Last Summer kaj Caravaggio and My Mother the Pope (2018).