Tomatsaŭco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spagetoj sub Tomatsaŭco.
Tomatoj.

La tomatsaŭco estas saŭco aŭ pasto prilaborita ĉefe el tomatokarno, al kiu oni aldonas, depende de la tipo partikulara de saŭco kaj de la lando kie ĝi estu prilaborita: ĉe Meksiko ruĝajn kapsikojn, koriandron, cepon, vinagron, citronon kaj salon, kaze de Hispanio kaj Italio, frititajn cepojn, bazilion, salon, oleon, ajlon kaj diversajn spicojn. La Tomatsaŭco aktuale povas esti akirita ene de multaj liverformoj. En aliaj landoj kiaj Aŭstralio, Novzelando, Barato kaj Britio la termino Tomatsaŭco ("tomato sauce") aludas ĝenerale al sukerigita aldonaĵo surbaze de tomatoj nome Keĉupo. En tiuj landoj, la normalaj saŭcoj kuiritaj el tomato nomiĝas saŭcon por pasto, kokosaŭco, ktp., depende de ties uzado.

En aliaj landoj (kiel por ekzemplo Venezuelo) la nomo salsa de tomate (Tomatsaŭco) aludas esence al Keĉupo, dum la aliaj saŭoj kuiritaj el tomato estas nomataj Tomattina, salsa para pastas, salsa para pizza, ktp. Ekzistas ankaŭ versio nome salsa a base de tomate (saŭco surbaze de tomato), kiun oni liveras same kiel Keĉupo kaj pli malmultekoste; tamen ties kvalito estas multe pli malsupra.