Torrelavega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Torrelavega (stacidomo).
Torrelavega
urbo • municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Provinco Kantabrio
Poŝtkodo 39300
Retpaĝaro Retejo de urbodomo
Demografio
Loĝantaro 54 827  (2013)
Loĝdenso 1 542,68 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 21′ N, 4° 3′ U (mapo)43.353055555556-4.0458333333333Koordinatoj: 43° 21′ N, 4° 3′ U (mapo)
Alto 25 m [+]
Areo 35,54 km² (3 554 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrelavega (Kantabrio)
Torrelavega (Kantabrio)
DEC
Torrelavega
Torrelavega
Situo de Torrelavega
Torrelavega (Hispanio)
Torrelavega (Hispanio)
DEC
Torrelavega
Torrelavega
Situo de Torrelavega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrelavega [+]
vdr
Panoramo de la urbokerno de Torrelavega.
Municipa teritorio de Torrelavega, norde de Kantabrio.

Torrelavega [torelaBEga] (Turo de la Valkamparo) estas municipo kaj industria kaj komerca urbo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (Hispanio). Ĝi situas je 8 kilometroj for de la bordo de la Kantabra Maro kaj je 27,5 kilometroj fore de la regiona ĉefurbo, Santandero. En ĝi kunfluas la riveroj Saja kaj Besaya.Ĝi estas la ĉefurbo de la komarko Besaya. Ĝia plej alta loko estas 606 metroj, kaj la plej malalta, 12 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Torrelavega estis fondita en la 13-a jarcento de Garcilaso la 1-a de la Vega, en la nomo de la reĝo Alfonso la 11-a.

La nuna nomo de la urbo estas krazo de la nomoj de la domo (aŭ turo, hisp. torre) kaj ties loĝanto Leonor de la Vega, filino de Garcilaso la 2-a de la Vega kaj matrino de la Markizo de Santillana. Ŝi ordonis konstrui ĝin por administri la impostojn kaj privilegiojn de sia teritorio.

La nomo de la komarko Besaya devenas de la pra-asturia Bisalia (de kelt-lingveca Bis-salia, "la alia Salia", la rivero Saja). Ĉi tiu lingvo tiama kunvivis kun la hispana, uzita de la tiam burĝaro (tiel "Salia" pasis al "Saja"). Tamen, historiistoj kaj fakuloj ne akordas ĉu nomi ĝin Salia, kiel dum la tiamo de Plinio la pli maljuna, aŭ Saunlum, kiel dum Pomponio Mela.

Torrelavega estis grava agrikultura loko por Kastilio ekde antaŭ multa tempo. Pro la plinombriĝo de ties loĝantoj kaj la disvolviĝo de sia industrio, Torrelavega ricevis en la jaro 1895 la nomumon Urbo, aldonitan de la tiama reĝino regento María Cristina de Borbón.

Dum la Hispana Enlanda Milito la frankisma armeo eniris en Kantabrio post la konkero de Eŭskio kiam Asturio ankoraŭ rezistis. La atakanta armeo eniris en Torrelavega la 24an de Aŭgusto survoje al la provinca ĉefurbo Santandero. La respublikaj defendantoj estis malbone organizitaj, male al la venkantaj atakantoj, kiuj jam lasis ĉirkaŭitaj multajn respublikanojn en la suda parto de Kantabrio.[1]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Torrelavega estas subcentro de la Metropola areo Santandero-Torrelavega. Laŭ censo de 2013, en Torrelavega loĝas 54827 homoj, tio estas proksimume 10% el la loĝantaro de Kantabrio. La loĝantaro malmulte kreskas ekde la jaro 2000 pro la malgranda nasko-nombro kaj la iom-post-ioma maljuniĝo de la loĝantoj, tamen ankaŭ estas enmigrantoj, ĉefe latin-amerikanoj kaj orient-eŭropanoj, kiuj venas en la periferiajn kvartalojn ekde la 1990-aj jaroj; pro ĉi ĉio la nombro da loĝantoj ne ŝanĝiĝas. Plie, la manko kaj multkosteco de loĝejoj en la urba kerno provokis, ke la loĝantaro establu sin en la najbaraj municipoj, ĉefe laŭ la akso Torrelavega-San Felices de Buelna, kie la loĝantaro kreskis je 2,86%, Torrelavega-Cares, kun kresko je 1,47%, kaj Torrelavega-Suances (plia 2,84% en la municipo Suances kaj 1,41% en Miengo). Ĉi tiuj datumoj draste malsamas al la nura 0,82% en Torrelavega, inter 2002 kaj 2003.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. María Toca, "85 años de la caída de Santander", eldiariocantabria, 25a de Aŭgusto 2022, Alirita la 26an de Aŭgusto 2022.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]