Toshiba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toshiba
Toshiba
negocopublika kompanio • entrepreno • konglomerita firmao • varomarkoholdingo vd
Dum 1875 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akcia kompanio (Kabuŝiki Gajŝa)
Fondintoj Tanaka Hisashige vd
Sidejo Tokio, urbodistrikto Minato ("haveno") (Japanio)
Lando Japanio
Estr(ar)o Norio Sasaki (ekde julio 2009)
Dungitoj 204 000 (marto 2010)
Spezosumo 6 381,5 miliardoj da enoj (marto 2010)
Agokampo elektronikaĵoj
duonkonduktantoaparatarohejma ilo • medicina ekipaĵo • elektra aparato • liftorulŝtuparo • office supply • komputila memoro • reta aparataro • programarokinejo
ISIN-kodo JP3592200004
Posedata de Mitsui Group vd
filiaj kompanioj OCZ • Toshiba (Germany) • Toshiba (United Kingdom) • Toshiba (United States) • Toshiba (South Korea) • Toshiba (Austria) • Toshiba Nanoanalysis Corporation • Toshiba Research Europe Ltd • TVS REGZA • Toshiba Lifestyle Products & Services • Toshiba Tec vd
Posedataj kompanioj Ikegami Tsushinki • OCZ • Toshiba Samsung Storage Technology • Westinghouse Electric Company • NuGeneration • D6 HDTV VTR • Miramax • TVS REGZA • Toshiba Lifestyle Products & Services vd
TTT www.toshiba.co.jp
vdr

Toŝiba Korporacio (japane 株式会社東芝, Kabushiki-geisha Toshiba) estas japana multnacia konglomeraĵa korporacio de fabrikado. La ĉefstabejo kaj ĝia administrado situas en Tokio, Japanio.

Tiu ĉi firmao temigas la produktadon de elektraj kaj elektronikaj konsumvaroj (distra elektroniko, komputiloj) same kiel komponentoj por la elektronika industrio. Ĝia vico da produktoj kaj servoj inkluzivas informan teknologion, komunikajn ekipaĵojn kaj sistemojn, elektronikajn komponentojn kaj materialojn, elektrajn sistemojn, industriajn kaj sociajn sistemajn infrastrukturojn, elektrajn produktojn, hejmajn aparatojn, medicinajn ekipaĵojn, oficejan ekipaĵojn, same kiel lumigadon kaj loĝistikon.

La firmao estis fondita en 1939 sub la nomo Tokyo Shibaura Danki KK tra kombinaĵo de la kompanioj Shibaura Sisako-shu (fondita en 1875) kaj Tokyo Danki (fondita en 1890). La firmaonomo estis oficiale ŝanĝita al "Toshiba" en 1978.

Toshiba estas la sepa plej granda produktanto en vendo de elektraj produktoj en la mondo. Aktuale en 2005, proksimume 35 procentoj de ĝia vendo estis en la kampo de komputiko (plejparte tekokomputiloj) kaj distra elektroniko (televidoj, DVD- ludiloj, ktp.), kaj proksimume 20 procentoj estis en la kampo de semikonduktaĵoj, kampo en kiu Toshiba estas en la listo de la 20 plej grandaj produktantoj en la mondo. Totalaj vendoj en la fiska jaro 2007/8 sumiĝis al proksimume 77 miliardoj da dolaroj.En la ranking Global 500 de la revuo Fortune por 2011, Toshiba estas metita 89-a.

En April 2017, la firmao sciigis ke dum la naŭ monatoj finiĝantaj la 31-an de decembro 2016 ĝi perdis 5.2 miliardojn USD, kaj avertis ke ĝi eble ne povos daŭrigi siajn operaciojn.

Novigoj kaj inventoj[redakti | redakti fonton]

La firmao inventis la vertikalan skribteknologion en malmola disko de 1,8 coloj. Danke al ĉi tiu invento, eblas kunpremi pli da volumo por konservi informojn pri ĉiu kvadrata colo.

la konzerna centralo de la Toŝiba Korporacio situas borde de la golfo de Tokio

.