Toskana ordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toskana (sube) kaj ionika (supre) ordoj de kolonoj

La toskana ordo (ankaŭ nomata etruska ordo) estas unu el la kvin klasikaj kolonaj ordoj. En la hierarkio de la kolonaj ordoj, unuafoje sisteme priskribita en la verkoj de Marcus Vitruvius Pollio (Vitruvio), sed en arktiektura praktiko aplikata longe antaŭe, ĝi havis la plej suban rangon.

Laŭ Francisko Azorín Toskano estas Varianto de la dorika ordo, elpensita de la romanoj.[1] Li indikas etimologion el Toscana, propra nomo de itala regiono, kaj de tie la latina tuscanus.[2]

kapiteloj de la kvin klasikaj kolonaj ordoj (kaj aldone la "moderna ionika ordo" en superrigardo

Historia evoluo[redakti | redakti fonton]

Dum la dorika, ionika kaj korinta ordoj jam ekestis en la klasika epoko de antikva Grekio, la toskana kiel ankaŭ la komponita ordo estas inventaĵo de la klasike romia arkitekturo.

La toskana ordo en la antikva romia artikekturo evoluis kiel variaĵo de la dorika konstrua stilo. En la kolona dekoro de antikvaj pluretaĝaj konstruaĵoj, dum la romia epoko, sed ankaŭ poste, aparte en la epokoj renesanco kaj klasikismo, toskanaj kolonoj uziĝis por la plej suba etaĝo.

Konstruo de la toskana ordo[redakti | redakti fonton]

balkono sur toskanaj kolonoj (klasikisma vilao en Aŭstrio)

La konstruo de la toskana ordo principe kompareblas el tiu de la dorika ordo. La plej frapaj diferencoj estas la jenaj:

La toskana kolono kontraste al la dorika havas bazon. En la kolona trunko mankas kaneloj, kaj la kapitelo ĝenerale estas sendekora.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 202.
  2. Azorín, samloke.