Tragabuches

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tragabuches

Tragabuches (* Arcos de la Frontera, 1780 - nekonata morto) estis bandito, taŭrludisto kaj kantisto andaluza.

Naskiĝinta kiel José Mateo Balcázar Navarro ŝanĝis sian nomon al tiu de José Ulloa Navarro laŭ reĝa permeso per kiu Karlo la 3-a rajtigis la ciganojn ekhavi la deziratan familinomon. La kromnomo Tragabuches estis heredo el lia patro kiu siavice ricevis ĝin post manĝi ĵus naskitan azenidon (buche en Andaluzio).

Li ekkarieris kiel toreisto profite ke lia baptopatro, Bartolomé Romero, estis parenco de Pedro Romero kaj liaj fratoj kiuj estis fondintaj toreskolon en la urbo Arundo. Kiel membro de la toreistaroj de Gaspar kaj José Romero intervenis kiel banderilisto kaj helpanto el 1800 al 1802 kiam li ektoreistis en la taŭrludejo de Salamanko.

Instalita en Arundo li tuj abandonis sian torekarieron kaj ekagadis kiel kontrabandisto kun dancistino konita kiel María “La Nena”. José Ulloa “Tragabuches” akiris la varojn en la apuda enklavo Ĝibraltaro kaj lia kunulino distribuis la kontrabandon. Tiele li vivtenis sin ĝis 1814 kiam iama kunulo ĉe la Romero invitis lin torei ĉe la ludoj kiuj omaĝe la reveno al Hispanio de la reĝo Fernando la 7-a, estis okazontaj en Malago. Kiam li estis survoje, falis el sia ĉevalo kaj rompetis sian brakon pro kio li devis reveni al Arundo kie li malkaŝis ke María havas seksan rilaton kun amato nome Pepe “El Listillo”. Tiun li gorĝotranĉis kaj la malfideluninon ĵetis el la balkono pro kio ŝi mortiĝis; tiele li devis fuĝi al la arunda montaro integrinte en unu el la bandoj kie li koincidis kun la ekbanditiĝo de El Tempranillo aŭ kun la roto de La sep infanoj de Écija kun kiuj li restis ĝis 1817, kiam ĉiuj la bandanoj, escepte Tragabuches kies kono perdiĝis ekde tiam, estis kaptitaj kaj ekzekutitaj.