Traktato de Turkmenĉajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unu el la kanonoj uzataj en la milito kiu kondukis ĝin en la traktaton. Ĝi troviĝas en la Militista Muzeo de Teherano

La Traktato de Turkmenĉajo estis traktato per kiu la Persa Imperio perdis la nordajn teritoriojn (plimulte loĝata de armenoj kaj azeroj) profite de la Rusa Imperio, post ĝia venko en 1828 fine de la Ruso-Persa Milito (1826-1828).

La traktato estis subskribita la 21-an de februaro 1828 de Haj Mirza Abol-hasan Ĥano kaj de Asef o-dowleh, kanceliero de Fath Ali Ŝaho, flanke de Persio, kaj de la Generalo Ivan Paskeviĉ reprezentanto de Rusio.

Kiel okazis en la Traktato de Gulistano, la venkita Persio estis devigata subskribi traktaton de Rusio, ĉar la persoj ne havis alian alternativon post la malvenko en la milito. La rusa generalo minacis konkeri Teherano en 5 tagojn se la traktato ne estas subskribata.

Per la traktato:

  1. Persio perdas la suverenecon sur Erevano (ĉefurbo de la nuna Armenio), Naĥiĉevano, Taliŝo, la rajono Ordubado kaj Mughan (kiuj nuntempe apartenas al Azerbajĝano) krom ĉiuj teritorioj antaŭe aneksitaj al Rusio pere de la traktato de Gulistano.
  2. La rivero Arakso estas la nova landlimo inter Persio kaj Rusio.
  3. Persio promesis pagi 10 "kororojn" (= 5 milionojn) da oraj moneroj al Rusio (en moneroj de 1828).
  4. Rusio promesas apogi la princon Abbas Mirza kiel heredanto de la trono de la Persa Imperio kaze de forpaso de Fath Ali Ŝaho (tio ne okazis pro forpaso de la filo antaŭ la patro).
  5. La persaj militŝipoj perdas la rajton navigi en la Kaspia Maro kaj resti ĉe ĝiaj bordoj, tiu rajto estas ekskluziva al Rusio.
  6. Persio agnoskis la rajtojn de la kapitulaco de la rusoj en Persio.
  7. Rusio rajtas sendi konsulojn kie ĝi deziras en la tuta teritorio de Persio. Per tiu ĉi artikolo mem, Persio estis devigata subskribi ekonomikan traktaton kiun proponos Rusio.
  8. Rusio kaj Persio interŝanĝis militajn malliberigitojn.
  9. Fath Ali Ŝaho promesis ne subpremi la sendependismajn movadojn de la ĥanatoj de la regiono de Azerbajĝano.
  10. Persio devas oficiale senkulpigi sin pro malrespekto de la subskribintaj punktoj en la Traktato de Gulistano.

Irano oficiale konsideras tiun traktaton kaj la antaŭan (traktato de Gulistano) kiel el la plej humiligaj traktatoj kiujn ili subskribis.