Tram-metroo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

(proponita termino)

Tram-metroo linio 3 sub Antverpeno

Tram-metroo estas ilo de publika transporto evoluinta el tramo, sed kun trajtoj de metroo. La konkreta karaktero povas varii:

  • Foje oni uzas normalajn tramajn veturilojn, foje speciale konstruitajn, ekz. adaptitaj al altaj kajoj, sed ĉiuokaze ili estas pli malpezaj ol ordinaraj trajnoj.
  • Plej ofte parto (malgranda aŭ granda) de la trakoj estas en tunelo.
  • Male al metroo ekzistas kutime samnivelaj kruciĝoj kun stratoj aŭ vojoj.
  • Ofte ili veturas meze de strato aŭ apud strato, pli malofte ankaŭ sur strato.

Multaj retoj iom post iom evoluis el tramretoj kaj ofte daŭre komune uzas trakojn. Ili kutime ekestis en tempo, kiam ankoraŭ ne ekzistis tramoj kun malaltaj plankoj. Tie oni uzas altajn kajojn en nivelo de tiamaj tram-plankoj.

En kelkaj urboj, kie oni antaŭe tute forigis tramojn, lastatempe estiĝis novaj tram-metroaj retoj kun malaltaj plankoj kaj kajoj.

Ekzemploj de urboj kun tram-metroa sistemo:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]