Transfemina sekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Transfemina seksoineca transgenra sekso estas terminego, kiu ampleksas transgenrajn individuojn, kies identecoj estas inecaj sed kiuj ne nepre konsideras sin virinoj, kvankam ili povas. Ĝi inkludas unuflanke transgenrajn virinojn, kiuj sin priskribas kiel virinoj, kaj aliflanke neduumajn kaj triajn seksojn, kiuj havas inajn kvalitojn sed kies anoj ne identiĝas kiel virinoj.[1] Transfemina individuo povas identiĝi kun multaj ecoj de ineco sed ne voli priskribi sin kiel "virino."[2] Kiel inkluda termino, la vorto estas uzata en transfeminismo por unuigi transgenrajn virinojn kun inecaj neduumaj seksoj pro komunaj sociaj spertoj.

La angla versio de la retejo Facebook, interalie, permesas la elekton de transfeminine (transfemina) kiel la sekso de uzanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. the definition of transfeminine. Alirita 2016-10-01.
  2. Steinmetz, Katy, "A Comprehensive Guide to Facebook’s New Options for Gender Identity". Kontrolita 2016-09-11.