Trins (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Trins
Blazono de la komunumaro Trins
Trin Mulin
Mapo de la komunumaro Trins
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Imboden
Ĉefloko Trin
Koordinatoj  46° 49′ N 9° 21′ O / 46.817 °N, 9.350 °O / 46.817; 9.350 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ N 9° 21′ O / 46.817 °N, 9.350 °O / 46.817; 9.350 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7228 (2009-12-31)
Areo 151,82 km²
Loĝantardenseco 48 loĝantoj/km²
vdr


La komunuaro Trins estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Imboden. Ĝi havis 7228 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Trin.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Trins situas ĉe la nordokcidenta flanko de Rejno respektive ĝia fontrivero Antaŭa Rejno. En Nordo la komunumaro etendiĝas al la Glarusaj Alpoj.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

La norda parto de la komunumaro Trins, nome la komunumoj Flims, Trin kaj Tamins apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Komunumoj de la komunumaro Trins[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Trins konsistas (stato en 2011) el 4 komunumoj, el kiuj Felsberg estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Felsberg Felsberg 2262 13.40 3731
Flims Flims 2577 50.51 3732
Tamins Tamins 1163 40.74 3733
Trin Trin 1226 47.17 3734
Totale 4 7228 151,82

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko Trins estis Senjorujo, kies centro estis la fortikaĵo Crap Sogn Barcazi en la hodiaŭa komunumo Trin. La hodiuaxa komunumaro Trins estis fondita surbaze de la tiama nova leĝo pri la administra organizo de Kantono Grizono en la jaro 1851. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]