Triremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Triremo (pragreke Τριήρης) estas greka militŝipo kun tri vicoj da remistaro. Ĝi estis kapabla je sendependaj agadoj, en pli granda konstruo, oni uzis ĝin ankaŭ por livero de la taĉmentoj. Ĝi evoluis rekte el la kvindek-remaj, du-ferdekaj ŝipoj (oni ne konas militŝipon inter tiuj grandoj).

Konstruo[redakti | redakti fonton]

Strukturo de la triremo.

La triremo evoluis el la rem-galero kun la celo: pli remistojn sur la samlongan ŝipon, kun kiuj oni povis atingi plian rapidon. Kompare al la pli frue disvastiĝintaj kvindek-remaj ŝipoj, la pli grandnombra remistaro kaj la 30%-a rapidkresko donis la avantaĝon.

La baza ideo estis la plialtigo de la unua ferdeko (situante preskaŭ marnivele) per balkono ĉe la randoj, kiu balkono etendiĝis super la akvon. Tien oni povis sidigi du vicojn da remistoj, unu surplanke duan surbanke. La dua remista ferdeko interne funkciis same kiel balkono, do ne fermis la unan ferdekon, sed la ŝipo estis malfermita en la mezo.

La parapeto estis malalte, la triremo longis maks. 37 metrojn kaj larĝis maks. 5,6 metrojn. La ŝipo havis du mastojn, kun ĵibo (stajovelo) kaj simpla ĉefvelo. La ŝipnazo estis fortigita, formita por detruado de remiloj de aliaj ŝipoj aŭ sinkigo de la malamika ŝipo. Oni komence provis detrui la remilojn, poste sinkigis aŭ bruldetruis, militkaptis la nemoveblajn ŝipojn. Por eviti tion, la malamikaj ŝipoj ekuzis krucligitajn trabojn por damaĝi aŭ devojigi la malamikajn ŝipojn.

Ĉarpenta strukturo.

La ideo de triremo disvastiĝis, kelkfoje oni konstruis eĉ ŝipojn kun kvin vicoj da remistoj. Sed tiuj estis tre nestabilaj kaj malrapidaj pro la troa alteco (tetraremo, pentraremo aŭ kvarremo, kvinremo). La greka triremo kapablis por rapido de ĉ. 7 knotoj (10-12 km/h) dum tuttaga ŝipumo, de 12 knotoj (~20 km/h) dum 10 minutoj aŭ tre mallong-tempe eĉ de 15 knotoj (~24 km/h). Por atingi la tutan atakan rapidon, ĝi bezonis ĉ. 30 sekundojn.

Modelo de la greka triremo.

Skipo[redakti | redakti fonton]

La greka triremo havis unuecan skipon (el 201 personoj) kaj taskojn. Tiuj estis:

  • Kapitano (1 pers.)
  • Gardistoj de la kapitano (4 arkpafistoj)
  • Drumisto (1 pers.)
  • Kaskulo (1 pers. „organiza oficiro”)
  • Skribisto (1 pers. por ĉiu administra tasko)
  • Velmajstro (1 pers.)
  • Maristo (10 pers., okupiĝis nur pri la veloj)
  • Stiristoj (1 pers.)
  • Ŝip-ĉarpentisto (1 pers.)
  • Pezarmila piedsoldato (10 pers.)
  • Remistoj (170 pers., kiuj ankaŭ batalis sen ŝildo kaj kiraco)

La 170 remistoj estis dividita je 31-27-27 po trivico kaj flanko.

La pli grandaj triremoj povis liveri pliajn 30 soldatojn aŭ 10 rajdistojn.

Rekonstruita triremo

Rekonstruo de triremo[redakti | redakti fonton]

En junio de 1987, oni surakvigis en la pireusa haveno de Ateno la rekonstrutan triremon Olympias. Ĝi longis 36,8 m, larĝis 5,4 m, altis 3,6 m (de la kilo ĝis la ferdeko). Oni konstruis la ŝipon ekde 1981. Tiu ŝipo atingis la rapidon de la 7 knotoj kaj tiel pruvis aserton de Tucidido, laŭ kiu, ŝipo plenumis la distancon inter Atheno kaj Mitileno dum ĉ. 24 horoj. Tiu 340 km signifas averaĝan rapidon de 7,5 knotoj.

La planado kaj efektivigo de la rekonstruado solvis multajn ĝis tiam neklarajn demandojn. Tiel oni hodiaŭ scias, ke la triremo ne kunportis balaston, ĉar ĝi ne bezonis tion por la stabiligo. Tio klarigas, kial oni ne trovis sinkitajn galerojn en la Mediteraneo: en la grekaj fontoj oni nomis sinkitaj ŝipoj tiujn ŝipojn kiuj likis kaj pleniĝis per akvo, sed ili ne sinkis sur margrundon – kiel la ŝipoj kun balasto -, tiel la venkintoj fortiris la neuzeblajn, sed ripareblajn ŝipojn.