Tristeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
por infano, tristecon ekzemple povas kaŭzi esti skoldita per la gepatroj
Ellen Terry 16 jaraĝa en foto fare de Julia Margaret Cameron
Malgaja virino

Tristeco, malĝojomalfeliĉo, estas emocio mala al ĝojo kaj feliĉo. Oni ĝin sentas dum ĉiutaga vivo, aŭ pro apartaj kondiĉoj, kiel ekzemple morto de konato, sed multaj aliaj ekzemploj ekzistas.

Laŭ filozofio, tristeco estas kuniĝo de onia deziro kaj ĝia malatingeblo. Oni konstatas ke en stato de malĝojo, la persono fariĝas trankvila kaj la deziro agi malpliiĝas

Multaj artistoj, kiel pentristoj, poetoj, muzikistoj kaj tiel plu, kreis artaĵojn dum ili spertantis egan tristecon.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

En stato de malĝojo, la persono fariĝas trankvila, la instigo por agado kaj ago malpliiĝas, kaj ĝenerale la energio malpliiĝas, la persono sin kolektiĝas, la deziro agi kaj eliri malpliiĝas, same kiel la deziro konservi kontakton kun aliaj. Vide, eblaj signoj de malĝojo estas mallevita kapo kaj rigardo, mallevita korpo, kunpremitaj lipoj kaj malforta kaj malrapida fizika aktiveco.

Malĝojo povas okazigi reaktiva retiriĝo de la vivo, kaj lasas la personon en stato de suspendo de vivo, en kiu li perdas intereson pri plezuroj kaj iniciatoj, kun la intenco koncentriĝi pri tio, kio estis perdita kaj prilabori la funebron, pripensante ĝian signifon, kaj fine farante mensan alĝustigon kiu preparos lin por pli bone elteni la vivon.

Laŭ la filozofo Baruĥ Spinozo estas tri bazaj emocioj: pasio, ĝojo kaj malĝojo. Spinozo difinis tristecon kiel "la transiron de homo de pli granda perfekteco ĝis pli malgranda perfekteco."