Troja ĉevalo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Troja ĉevalo (komputiko).
Troja ĉevalo, rekvizito de la filmo Trojo, Çanakkale, Turkio
La plej malnova imagaĵo de la troja ĉevalo sur la vazo el Miceno (Mykos)
La imagaĵo de la troja ĉevalo, Istanbulaj Arkeologiaj Muzeoj en Istanbulo.

En la greka mitologio la troja ĉevalo (Malnovgreka: δουράτεος ἵππος, "La Ligna Ĉevalo") estis milita truko elpensita kaj farita de Odiseo dum la troja milito.

La komputila viruso troja ĉevalo nomiĝis laŭ la mito de la troja ĉevalo.

La mito[redakti | redakti fonton]

Post dekjara nesukcesa greka sieĝo de Trojo, la grekoj konstruis grandan ĉevalon faritan de ligno. Odiseo kaŝiĝis en la ĉevalo kun kelkaj batalistoj, dum la sindeteno de la resta greka armeo, kiu kaŝiĝis iomete for de la urbo. Kelkaj viroj forremis la grekajn ŝipojn de la strandoj de Trojo. La trojanoj kredis ke la sieĝo finiĝis kaj la grekoj foriris, postlasante la ĉevalon kiel adiaŭan donaĵon.

La pordego estis malfermita, la ĉevalo estis entirita, kaj poste la trojanoj festis sur la stratoj. Malfrue la saman nokton, kiam la trojanoj brutiĝis post drinkado de multega vino, Odiseo kaj liaj batalistoj eliris el la ĉevalo kaj malfermis la urban pordegon por la restanta armeo. Tiam estis facile por la ripozintaj, malebriaj grekaj batalistoj venki la mortebriajn malamikojn.

Interpreto[redakti | redakti fonton]

Pluraj homoj provis klarigi la miton.

Laŭ Palaifato [1], grekujoj konstruis lignan ĉevalon, malpli larĝa ol pordo por ĝi estu tirite ene, sed pli alta. Tiam grekaj ĉefoj embuskiĝis, ili sendis Sinono (helene Σíνων) por anonci profetaĵon al trojuloj : se ne ili enigi la ĉevalon, grekujoj revenos. Trojujoj malkonstruis ilian pordon por enigi la altan ĉevalon. Tiam ili festis, grekujoj falis danke la novan breĉon faritan en la muro.

Laŭ alia[2], simple, grekujoj kondukis ilian armeon antaŭ unu pordo de la urbo, la pordoj Skeoj, sur kiu bildigita la kapo de ĉevalo.

La latina verkisto Vergilio en la Eneado[3], kaj ankaŭ kelkaj aŭtoroj[4], parolas pri aldonitajn radojn sur la piedoj de la ligna ĉevalo.

Sugestigo[redakti | redakti fonton]

La ĉevalo inspiri Vergilio la citaĵon «Timeo Danaos et dona ferentes» (Timas Grekulojn eĉ donante donacojn)[5].

Bildigo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Palaifato, Pri nekredeblaĵoj, n. 16 france
  2. Dareso el Frigio (latine Daretis Phryghii), Historio de la troja milito, ĉ. 40, Latine, France
  3. Libro 2, Eneado, Vergilio
  4. Ankaŭ Diktiso el Kreto (latine Dictys Cretensis), Historio de la troja milito, libro 5, ĉapitro 11, france aŭ latine
  5. Libro 2 (49), Eneado, Vergilio