Tropiko de Kaprikorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tropiko de Kaprikorno, linio ruĝa.

La tropiko de Kaprikorno estas unu el la 5 gravaj cirkloj de latitudo, kiuj karakterizas la teran mapon. Tiu latitudo estas paralela al 23° 26' 22" sude de ekvatoro, kaj ĝi estas la plej fora suda latitudo, ĉe kiu la suno povas aperi direkte, vertikale super kapo ĉe tagmezo. Ĝi estas la suda ekvivalento de tropiko de Kankro. Sub tiu linio aperas la modera klimata zono, norde la tropika klimata zono.

La linio havas jam dumiljaran nomon kaj derivas el tio, kiam la suno dum la vintra solstico aperis direkte super kapo, ĝi troviĝis en la zodiaka signo de Kaprikorno. Nun, la suno aperas en la konstelacio de Sagitario, ĉe ties suda parto. La ŝanĝiĝo estas la precesio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]