Trusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trusto estas grupiĝo de potencaj komercistoj aŭ fabrikantoj kuniĝintaj por akapari iujn varojn aŭ monopoligi iujn produktojn, produktadojn kaj tiele povi laŭplaĉe altigi la prezojn kaj samtempe malaltigi la produktajn kostojn pro divido de la laborprocesoj kaj pro pli granda kvanto el iu tipo.

Ĉe trusto la memstaraj entreprenoj malaperas (komparu kun konzerno, kie la entreprenoj restas memstaraj).
En multaj landoj ekzistas kontraŭtrusta leĝaro por malebligi monopolojn. Kontraŭtrusta leĝaro ekzistas por "kontraŭi la socie malutilajn sekvojn de karteliĝo kaj trustiĝo". Citaĵo el IKEV [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en dekunu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]