Truto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉielarka truto, Oncorhynchus mykiss
Simo Oncorhynchus masou de Lago Biwa

Truto estas populara nomo por kelkaj specioj de nesalakvaj fiŝoj de la salmoneda familio.

Ĉiuj fiŝoj nomataj trutoj estas membroj de la salmonena subfamilio. Oni plej ofte uzas la nomon por specioj en tri el la genroj en la subfamilio: Salmono, en kiu estas la specioj de la Atlantiko; Onkorinko, en kiu estas la specioj de la Pacifiko; kaj Salvelino. Inter la trutoj estas:

Oni kutime trovas trutojn en malvarmaj, klarakvaj riveretoj kaj lagoj, kvankam iuj ankaŭ migras al la maro. Oni trovas ilin nature en la tuta Nordameriko, norda Azio kaj Eŭropo. Amatoraj fiŝkaptistoj enkondukis kelkajn trutospeciojn al Aŭstralio kaj Novzelando, anstataŭigante kelkajn indiĝenajn trutospeciojn. Inter la enkondukitaj specioj estis la bruna truto de Anglio kaj la ĉielarka truto de Kalifornio. La ĉielarkaj trutoj estis variaĵo plenkreskianta en la maro kiu originis en Rivereto Sonoma, kaj la ĉielarkaj trutoj de Novzelando daŭre havas emon reveni al la riveroj de la maro por fraji.

Trutoj havas naĝilojn entute sen spinoj kaj ĉiuj havas malgrandan adipan naĝilon dorse, proksime al la vosto. Estas multaj specioj kaj eĉ pli da grupoj izolitaj unuj de la aliaj kaj morfologie diversaj. Multaj el ĉi tiuj diversaj grupoj tamen ne montras grandajn genetikajn diferencojn tiel ke tio kio aperas granda nombro de specioj vere estas multe pli malgranda nombro de specioj laŭ la opinio de la plejparto de iĥtiologoj. La trutoj troveblaj en orienta Usono bone ekzempligas ĉi tion. La fontotruto, la aŭrora truto kaj la (formortinta) arĝenta truto ĉiuj havas korpotrajtojn kaj kolorojn kiuj ilin diferencigas, sed analizado de iliaj genoj montris ke ili estas unu specio, Salvelinus fontinalis.

La lagotrutoj (Salvelinus namaycush), same kiel la fontotrutoj, apartenas al la salvenina genro. Lagotrutoj vivas en multaj el la pli grandaj lagoj de Nordameriko kaj ili vivas multe pli longe ol la ĉielarkaj trutoj, kiuj havas mezan vivlongon de 7 jaroj. Lagotrutoj povas vivi multajn jardekojn kaj atingi pezon de pli ol 30 kilogramoj.

Ĉielarka truto, Oncorhynchus mykiss

Trutoj kutime manĝas molkorpajn akvosenvertebrulojn kiel muŝoj, efemeroj, triĥopteroj, plekopteroj kaj libeloj. En lagoj la diversaj specoj de zooplanktonoj ofte konsistigas grandan parton de la dieto de trutoj. La pli grandaj trutoj (tiuj pli ol 30 cm longaj) ĝenerale nutras sin preskaŭ sole per fiŝetoj, se haveblaj.

Ĝenerale la trutoj estas iom ostecaj, sed ilia viando estas bongusta. Krome ili bone batalas kaptitaj per hoko sur linio, kaj ili estas populara predo de sport-fiŝkaptistoj. Pro tio ĉi oni ofte kultivas trutojn en fiŝ-farmoj kaj liberigas ilin en riveroj kaj lagoj por kontraŭbilanci la efikojn de troa fiŝkaptado. Oni povas kapti trutojn per simpla fiŝkapta kano, sed oni ankaŭ evoluigis la metodon de muŝoĵetado unuavice por kapti trutojn (kaj poste uzis ĝin en la kaptado de aliaj fiŝospecioj). Oni ankaŭ vendas kultivitajn trutojn komerce por manĝaĵo.

Trutoj vivantaj en diversaj medioj povas havi draste diversan aspekton. Plejparte la diversaj koloroj kaj desegnaĵoj servas por kamufli la fiŝojn surbaze de ilia ĉirkaŭaĵo, kaj ili ŝanĝiĝas dum la fiŝoj translokiĝas de unu vivregiono al alia. Trutoj en aŭ ĵus revenintaj de la maro ofte aspektas arĝentecaj, dum la genetike samaj trutoj havas striojn kaj pli frapantajn kolorojn kiam ili vivas en rivereto aŭ montara lago. Estas preskaŭ neeble difini la kolorojn de specifa specio, kvankam ja eblas diri ke sovaĝaj fiŝoj ĝenerale estas pli buntaj ol kultivitaj fiŝoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Trout and Salmon of North America, Robert J. Behnke, Illustrated by Joseph R. Tomelleri, The Free Press, 2002, hardcover, 359 pages, ISBN 0-7432-2220-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]