Tumulo de Wiera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tumulo de Wiera

La Tumulo de Wiera (germane: Hügelgrab von Wiera) estas arĥeologia loko el la meza bronza epoko (1700-1200 a.K.) en Germanujo. Ĝi rangas inter la plej gravaj trovejoj el la menciita tempo en Norda Hesio. La tumulo famas pro siaj maloftaj ŝtonkolonaj cirkloj. Similaĵoj ekzistas ekstere de Hesio ankoraŭ en Vestfalio. La tumulo de Wiera troviĝas unu kilometron sudoriente de Schwalmstadt-Wiera ĉe la arbara sudokcidenta deklivo de Heidelberg-monto.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

Ĉe konstruo de tumuloj oni surtavoligis disajn ŝtonojn respektive utiligis por la tombo unuopajn pli grandajn ŝtonojn aŭ tabulojn. Tre raras la fostaj cirkloj kiaj ja normalas aliloke en Vestfalio. La tuto elfositis en 1932: trovitis tiam tombaj aĵoj el la 14-a jarcento a.K. kun diametro de 11 metroj. Limigitis la tumula zono per diligente farita cirklo el randaj ŝtonoj: tiaj ŝtonaj cirkloj apartenas en la teritorio nord-/orienthesia inter Kaselo kaj Schwalmstadt al la okulfrapantaĵoj de tumuloj. Tie ĉi la tuto faritis ekterordinare zorge. En regulaj distancoj estas vertikale starantaj ŝtonoj kun alteco de 1,2 metroj. La interspacetoj plenigitis per stakigitaj, malgrandaj tabuloj. Alikonstruoj tiaj havis la funkcion plistabiligi la tumulon.

En la centro de la cirklo terene la kadavro entombigitis en arba sarkofago. Poste surŝutitis ŝtonpaketo kun diametro de ĉ. 4 metroj. En tempa malproksimo al la funebra ceremonio surŝutitis finfine grundo. La tera monteto ja povis havi grandan altecon. El la trovhistorio arĥeologia la mezuroj ekzaktaj ne plu difiniblas pro la terena erozio en la kuro de la tempo; spertuloj opinias pri alteco de inter du kaj tri metroj. La tera monteto piede etendiĝis ĝis la interna ŝtoncirklorando.

Trovitaĵoj kaj rekonstruo[redakti | redakti fonton]

Meze oni trovis spurojn de skeleto kaj simplan argilpoton. La elfositaĵoj videblas en Kaselo en la Hesia Landa Muzeo. La responsuloj de Wiera decidis garantii la situ-akuratan kaj daŭran konservon de la tumulo juntumante morteron post la restarigo de la ŝtonaj enmetitaĵoj de la tumulo post la elfosado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • D. Vorlauf und C. Dobiat: Grabhügel mit Steinpfeilerkreisen im Umland von Marburg. Archäologische Denkmäler in Hessen 88

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hügelgrab von Wiera en la germana Vikipedio.

50.8725833333339.1463333333333