Tvisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tvistantaj junuloj en Berlino en la jaro 1964

La tvisto estas danco kiu ekestis en la komenco de la 1960-aj jaroj.

Dum la dancado de la tvisto (angle Twist) per la supra parto de la korpo oni faras turnantan movadon, dum kio la kurbiĝintaj brakoj estas levataj. Intertempe la suba parto de la korpo faras kontraŭan movadon. Oni devas dum tio samtempe teni la krurojn iom kurbaj (kiel oni parte kaŭras). Ĉiu individue dancas; la dancantoj preskaŭ ne tuŝas unu la alian.

Hank Ballard eldonis en 1959 unuopaĵon kiu nomiĝis "The Twist", sed nur kiam Chubby Checker faris reludversion kaj ankaŭ disvolvis specifikan dancon ĉe tio, la tvisto elkreskis al mododanco. Diversaj kantistoj eldonis proprajn tvistkantojn, inter kiuj Checker mem per "Let's Twist Again", Sam Cooke per "Twistin' the Night Away" kaj The Isley Brothers per "Twist and shout".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]