Two Treatises of Government

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Two Treatises of Government
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro John Locke
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1690
Eldonejo Awnsham Churchill
Ĝenro traktaĵo
vdr

Two Treatises of Government (aŭ Two Treatises of Government: In the Former, The False Principles, and Foundation of Sir Robert Filmer, and His Followers, Are Detected and Overthrown. The Latter Is an Essay Concerning The True Original, Extent, and End of Civil Government) estas verko de politika filozofio publikigita anonime en 1689 de John Locke. The First Treatise (la Unua Traktato) atakas patriarkismon en la formo de fraz-alfraze refuto de la verko de Robert Filmer nome Patriarcha, dum la Second Treatise (la Dua Traktato) skizas la ideojn de Locke por pli civilizita socio bazite sur la naturaj rajtoj kaj la teorio de la socia kontrakto.

Tiu publikaĵo kontrastas pli fruajn politikajn verkojn fare de Locke mem. En Two Tracts on Government, verkita en 1660, Locke defendas tre konserveman pozicion; tamen, Locke neniam publikigis ĝin.[1] En 1669, Locke kunverkis la "Fundamental Constitutions of Carolina", kiu pritraktas aristokration, sklaveco kaj servutecon.[2][3] Kelkaj disputas la etendon laŭ kiu la "Fundamental Constitutions of Carolina" enhavas la filozofion de Locke, kontraŭ la terposedantoj de la kolonio; la dokumento estis jura dokumento verkita por kaj subskribita kaj sigelitaj de la ok terposedantoj al kiu Karolo la 2-a estis garantiinta la kolonion. En tiu kunteksto, Locke estis nur pagita sekretario, kiu skribis multe kiel advokato skribas testamenton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]