Tyresö

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tyresö
komunumo de Svedio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 49 173  (2023) [+]
Loĝdenso 489 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 14′ N, 18° 13′ O (mapo)59.23333333333318.216666666667Koordinatoj: 59° 14′ N, 18° 13′ O (mapo) [+]
Areo 100,54 km² (10 054 ha) [+]
Tyresö (Svedio)
Tyresö (Svedio)
DEC
Tyresö
Tyresö
Situo de Tyresö

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tyresö Municipality [+]
vdr
komunumo Tyresö
komunuma blazono situo de la komunumo en la provinco
Bazaj informoj
ŝtato: Svedio
provinco: Stockholms län
historia provinco: Södermanland
nombro de loĝantoj: 42.602 (fine de 2009)
areo: 69 km²
poŝtkodo: SE-135 81
koordinatoj: 59° 14' norde, 18° 13' oriente
kastelo Tyresö

La komunumo Tyresö situas en la sveda provinco Stockholms län kaj la historia provinco Södermanland. En la komunumo interalie situas samnoma urbo Tyresö, sed la administra centro de la komunumo estas la urbo Bollmora.

Inter esperantistoj la urbeto aparte konatiĝis en somero 1969, kiam la 25-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie, kaj pro la en tiu kongreso ekestiĝinta deklaracio de Tyresö.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas borde de la Balta Maro kaj la komunuma teritorio interalie kovras plurajn el la sennombraj insuletoj borde de la Balta Maro ĉirkaŭ Stokholmo. La pejzaĝo formiĝis dum la lasta glaciepoko kaj konsistas el malkrutaj montetoj kaj vastaj valoj riĉaj je lagoj. En la sudo de la komunumo situas praarbaraj areoj parte protektitaj kiel naturrezervejoj. La plej alta natura punkto de la komunumo situas 84 metrojn super la marnivelo kaj nomatas Telegrafberget ("telegrafa monto").

Norde limas la komunumoj Stokholmo kaj Nacka, sude la la komunumo Haninge, okcidente Huddinge kaj oriente Värmdö.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj homoj antaŭ 3000 jaroj venis al la komunuma teritorio, sed daŭraj setlejoj nur ekzistis ekde la 7-a jarcento. En la 14-a jarcento ekestis nobela bieno kiu dum tri jarcentoj regis grandajn partojn de la nuntempa provinco Stockholms län. En tiu tempo la nobela ŝtatoficisto Gabriel Oxenstierna konstruigis la kastelon kaj la preĝejon de Tyresö.

Pro la energioriĉaj riveroj inter la multaj lagoj la regiono ekestis industria centro proksime de Stokholmo. Fine de la 18-a kaj dum la 19-a jarcento ekestis multaj muelejoj, metalpremejoj, forĝejoj, paperfarejoj, segejoj kaj brikfarejoj. Neniu el tiuj manufakturoj konserviĝis ĝis la nuntempo. Nur la muelejo de Uddby post la jaro 1895 trakonstruiĝis al akva energicentralo, kiu nun estas la sola tia historia instalaĵo en la ĉirkaŭaĵo de Stokholmo.

Komence de la 20-a jarcento grandaj partoj de la teritorio de la nobela bieno disdividiĝis kaj fariĝis areoj por somerdometoj ĉefe de stokholmanoj. En la 1950-aj jaroj en la nuna administra centro de la komunumo, la urbeto Bollmora, ekestis multaj novaj loĝdomoj, tiel ke la loĝantaro de la loko kreskis de 5000 ĝis pli ol 40000.

Daŭre la plej interesaj vidindaĵoj de la komunumo estas la historiaj kastelo kaj preĝejo de Tyresö.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]