UK 1947

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1947
Loko Berno,  Svislando
Ekde 26-a de julio 1947
Ĝis 2-a de aŭgusto 1947
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 32-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1947 en Berno, Svislando. Aliĝis 1370 partoprenantoj.

La kongreso disvolviĝis kiel jam la du antaŭaj Universalaj Kongresoj en la Kazino en Berno, la 26-an de julio ĝis 1-a de aŭgusto 1947. La kongresa oficejo situis en la ĉefa stacidomo kaj la interkona vespero okazis en la restoracio Kornhauskeller. La Loka Kongresa Komitato konsistis el: H.Buchli (prezidanto), kiu estis trafikdirektoro de Berno, Jules Gilliard, Otto Walder, Arthur Baur (gazetara servo), kaj aliaj.[1]

La kongreso en Berno estis la unua Universala Kongreso post la 2-a Mondmilito. Laŭ impreso tiutempe disvastigita en la komunikiloj de SAT, montriĝis en ĝi ankoraŭ la vundoj, kiujn tiu ĉi milito postlasis:

Kiam unu el la germanaj "samideanoj" volis salutparoli en la kongreso, tuj protestis jugoslavaj, polaj kaj palestinaj ĉeestantoj minacante per tuja foriro.
(el: "Historio de S.A.T.", 1953, p. 112)

Pere de partopreno en tiu kongreso fuĝis en 1947 el Hungario tra Svislando al Britio la juna George Soros, filo de la Esperanto-verkisto Teodoro Schwartz kaj estonta konata financisto kaj filantropo.[2]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 702-703)
  2. Schwartz, Teodoro: Modernaj robinzonoj en la siberia praarbaro. Eldonejo Bero : Berkeley, 1999. Dua, redaktita eldono. Paĝo IX (en la antaŭparolo de Humphrey Tonkin).