Uaĝet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uaĝet
egipta diomilita dio • mita serpento
Informoj
Sekso ina
vdr

Uaĝet, "Sinjorino de la Ĉielo", simbolas la ardan varmon de la Suno, kaj la fajroflamon. Poste konata kiel "Okulo de Reo". Ŝi ankaŭ simbolas la forton de la kreskado, la fekundecon de la grundo kaj de la akvoj. Ŝi estis la diino protektinto de la Suba Egiptio kaj de la faraono en la egipta mitologio. Ŝi estis reprezentita per kobro, aperanta en la krono de la Suba Egiptio.

Funebra masko de Tutanĥamono kun la kobro kaj la vulturo, simboloj de Uaĝet.
  • Nomo egipta: Uaĝet, nomo greka: UtoButo. Greka diino: Leto

Uaĝet estas bildigita kiel virino kun la ruĝa krono de la Suba Egiptio kaj la ureuso. Ankaŭ kiel kobro, sur korbo, kun la ruĝa krono. En aliaj okazoj kiel leonino kun la sundisko kaj la ureuso.

Ŝi estis filino de Anubiso kaj edzino de Hapi-Meht. Ŝi mamnutrigis la infanon Horuso, filo de Iziso, kaj protektis lin el Setho.

Diino protektinto de la faraono kaj Suba Egiptio. Ŝi estis parto de la reĝa titolo: "La Du Damoj" (Nomo de Nebti) kiu simbolas la regadon super la Du Teroj, Supra kaj Suba Egiptio. Ŝia nomo signifis "verdkoloran papiruson"; ankaŭ konata kiel "la verda", ĉar ŝi reprezentis la grundan fekundecon.

Uaĝet estis diino origine el Buto, kie ŝi estis la patronino, en la Suba Egiptio, kie ŝi havis faman orakolon. Ŝi estis kultata ankaŭ en Taniso.