Ub Iwerks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ub Iwerks
Oskar-premiito
Persona informo
Ub Iwerks
Naskiĝo 24-an de marto 1901 (1901-03-24)
en Kansasurbo, Misurio
Morto 7-an de julio 1971 (1971-07-07) (70-jaraĝa)
en Burbank, Kalifornio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Northeast High School vd
Subskribo Ub Iwerks
Familio
Infanoj Don Iwerks • Dave Iwerks vd
Profesio
Okupo film professional • filmreĝisoroanimaciistoscenaristofilmproduktorobildliteraturisto • karikaturisto • filma scenaristo • reĝisoro vd
Laborkampo movbilda filmo vd
Aktiva dum 1920– vd
Verkado
Verkoj Mickey Mouse ❦
Oswald the Lucky Rabbit vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ub IWERKS (/ˈʌb ˈaɪwɜːrks/; 24a de marto, 1901 – 7a de julio, 1971) estis usona animaciisto, kartunisto, desegnisto de roluloj, inventisto, kaj teknikisto por specialaj efektoj, kiu keis la rolulojn Oswald the Lucky Rabbit kaj Mickey Mouse. La verkoj kiujn Iwerks produktis kun Walt Disney sukcesis ricevi nombrajn premiojn, kiel multaj Oskar-premiojn.

Iwerks estis konsiderita de multaj kiel la plel malnova amiko de Walt Disney, kaj li pasigis plej el sia kariero kun Disney. Ambaŭ renkontiĝis en 1919 dum ili laboris por la Pesmen-Rubin Art Studio en Kansasurbo,[1] kaj poste startigis sian propran komercan artonegocon kune.[2] Disney kaj Iwerks poste trovis laborpostenojn kiel ilustraciistoj por Kansas City Slide Newspaper Company[3] (which would later be named The Kansas City Film Ad Company).[4] Laborante por Kansas City Film Ad Company, Disney decidis eklabori en animacio,[5] kaj Iwerks tuj aliĝis al li.

Li estis responsa pri la distinga stilo de la plej fruaj Disney animaciitaj kartunoj, kaj estis responsa ankaŭ pro la desegno de Mickey Mouse.[6] En 1922, kiam Disney startigis sian kartunan serion Laugh-O-Gram, Iwerks aliĝis al li kiel ĉefa animaciisto. La studio bankrotiĝis, tamen, kaj en 1923 Iwerks sekvis la translokigon de Disney al Los-Anĝeleso por labori en nova serio de kartunoj konataj kiel “Alice Comedies” kiuj havis realan agadon mikse kun animacio. Post la fino de tiu serio, Disney petis al Iwerks krei novan rolulon. La unua Oswald the Lucky Rabbit estis animaciita tute fare de Iwerks. Post la unua kartuno, Oswald estis redesegnita je insisto de Universal, kiu akceptis distribui la novan serion de kartunoj en 1927.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Neal Gabler, Walt Disney: The Triumph of the American Imagination (2006), p. 46.
  2. Neal Gabler, Walt Disney: The Triumph of the American Imagination (2006), pp. 47–50.
  3. Neal Gabler, Walt Disney: The Triumph of the American Imagination (2006), p. 50.
  4. Neal Gabler, Walt Disney: The Triumph of the American Imagination (2006), p. 56.
  5. Neal Gabler, Walt Disney: The Triumph of the American Imagination (2006), p. 58.
  6. Maltin, L. (1987). Of mice and magic: A history of American animated cartoons (Rev. ed.). New York: New American Library.