Ubisoft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ubisoft
Ubisoft Entertainment SA
videolud-evoluiga firmao • videoluda eldonejo • publika kompanioorganizaĵonegoco vd
Dum 28-a de marto 1986 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika limigita kompanio
Fondintoj Michel Guillemot • Yves Guillemot vd
Sidejo Renno
Lando Francio
Estr(ar)o Yves Guillemot
Dungitoj 20 324 (stato: 31-a de marto 2021)
Agokampo videoludoprogramaro
ISIN-kodo FR0000054470
Posedata de Tencent • Guillemot family • Baillie Gifford vd
filiaj kompanioj Massive Entertainment • Ubisoft Annecy • Future Games Of London • Ubisoft Montreal • Ubisoft Chengdu • Ketchapp • i3D.net • RedLynx • Nadeo • Ubisoft, Inc. • list of Ubisoft subsidiaries • Ubisoft Kyiv • Ubisoft Montpellier vd
Posedataj kompanioj RedLynx • Ubisoft Romania • Ubisoft Toronto • Nadeo • Related Designs • Ubisoft Kyiv • Ubisoft Blue Byte • Red Storm Entertainment • Ubisoft Shanghai • Ubisoft Montreal • Ubisoft Reflections • Ubisoft Paris • Ubisoft Montpellier • Ubisoft Milan • Ubisoft Sao Paulo • Ubisoft Barcelona • Ubisoft Leamington • Hybride Technologies • Ubisoft Sofia • Ubisoft Annecy • Ubisoft Casablanca • Ubisoft Singapore • Ubisoft Tiwak • Longtail Studios • Quazal • Ubisoft Ivory Tower • Ubisoft Pune • Ubisoft Film & Television • list of Ubisoft subsidiaries • Ubisoft Winnipeg vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Ubisoft Entertainment S.A. estas franca firmao en la mondo de videoludoj. Ĝi ampleksas 18 studiojn en 13 landoj kaj fine de marto 2021 havis 20 324 kunlaborantojn.

Mejloŝtonoj[redakti | redakti fonton]

1986 - Fondo[redakti | redakti fonton]

Fondo de Ubisoft Entertainment S.A. fare de la kvin fratoj Guillemot en Montreuil, departemento Seine-Saint-Denis. Unua sukceso en PC, Amstrad, Atari kaj Amiga. Unuaj partenerecoj kun la plej grandaj usonaj kaj eŭropaj eldon-firmaoj: Elite, Electronics Arts, Sierra, LucasArts, Novalogic.

1991 - Internacia ekspansio[redakti | redakti fonton]

Malfermo de distribuaj filioj en la ĉefaj mond-merkatoj: Unuiĝinta Regno, Germanio kaj Usono.

1992/96 - Unuaj kreivaj paŝoj[redakti | redakti fonton]

Malfermo de unuaj studioj de interna produktado en Francio kaj Rumanio.

Kreado de Rayman®, aventur- kaj agad-ludo centrita ĉirkaŭ la faroj de persono "sen brakoj nek kruroj" hodiaŭ konata en la tuta mondo.

Kreado de distribuaj filioj en Japanio, Italio kaj Aŭstralio.

1996 - Eniro en Borson[redakti | redakti fonton]

Enkonduko de Ubisoft Entertainment S.A. en la duan merkaton de la Borso de Parizo.

Partnerecoj kun la agnoskataj agantoj de amuz-industrio kiel Warner Brothers Interactive Entertainment kaj Disney.

1997/99 - Interna Kresko[redakti | redakti fonton]

Malfermo de novaj studioj en Ĉinio, Kanado, Hispanio, Italio kaj Maroko kaj en Montpellier kaj Annecy (Francio).

2000/01 - Ekstera kresko[redakti | redakti fonton]

Akiro de du novaj entreprenoj de distribuado kaj de pluraj studioj, el kiuj:

- Redstorm Entertainment (Usono), fama pro disvolvo de ludoj Tom Clancy

- Blue Byte Software (Germanio), konata pro disvolvo de titoloj The Settlers kaj The Battle Isle Series

- Game Studio (Lud-fako de la usona entrepreno The Learning Company) kaj 80-kelk titoloj kies ekskluzivajn eldon-rajtojn ĝi posedas, inkluzive de Prince of Persia®, Chessmaster® kaj Myst®.

Transiro de akcio Ubisoft Entertainment S.A. al unua merkato kun monata pago en Borso de Parizo.

Lanĉo de en-linia lud-portalo, ubi.com.

2002/04 - Sukceso de markoj[redakti | redakti fonton]

Supereco en ĉartoj kaj gajno de multaj rekompencoj, interalie por Tom Clancy Splinter Cell®, Prince of Persia® The Sands of Time, Far Cry™, Beyond Good and Evil™, XIII, kaj Tom Clancy's Rainbow Six® 3.

Kreado de distribuaj filioj en Sud-Koreio, Finnlando, Kanado kaj Svislando, kaj akiro de studio Tiwak en Francio.

Ŝanĝo de logoo. Anonco de la cent-miliona ludo ekde fondiĝo de la entrepreno.

2004/05 - Al konkero de Hollywood[redakti | redakti fonton]

Licenciaj interkonsentoj subskribitaj kun pluraj maĵoraj agantoj de holivuda industrio, interalie kun:

- Universal Studios por disvolvo de King Kong, refaro de Peter Jackson, trifoje premiita reĝisoro en Akademiaj Premioj®,

- Sony Pictures Consumer Products, por disvolvo de pluraj ludoj bazitaj sur la unuaj sinteze animitaj filmoj de Sony Pictures Animation,

- LucasArts, por disvolvo de Star Wars®: Episode III la revanche des Sith™.

Kreado de Campus Ubisoft en Montrealo.

2005/06 - Ubisoft 20-jara[redakti | redakti fonton]

Ubisoft celebras sian 20-an datrevenon kaj komencas rikolti la fruktojn de sia frua lokiĝo ĉe la novaj ludkonzoloj. La grupo starigas larĝan superecon ĉe Xbox 360™ de Microsoft dank'al sukcesinta lanĉo de kvar titoloj kaj staras en la unuaj lokoj de ĉartoj per Tom Clancy's Ghost Recon Advanced Warfighter®.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]