Udo Lindenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Udo Lindenberg
Persona informo
Naskonomo Udo Gerhard Lindenberg
Naskiĝo 17-an de majo 1946 (1946-05-17) (77-jaraĝa)
en Gronau
Lingvoj germana
Loĝloko Hotel Atlantic Kempinski
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Erich Lindenberg
Amkunulo Tine Acke • Nena
Okupo
Okupo kantistokomponistoverkisto • pentristo • poŝtmarkdesegnisto • kantoverkistofilmreĝisoro
Verkoj Udo
TTT
Retejo https://www.udo-lindenberg.de/
http://www.udo-lindenberg.de/
vdr

Udo LINDENBERG (naskiĝis la 17-an de majo 1946 en Gronau (Vestfalio)) estas germana rokmuzikisto, poeto kaj pentristo. Ekde la jaro 1968 li plejparte vivas en Hamburgo.

Udo Lindenberg 2005-04-13 en Bonn

En 1946 li naskiĝis kiel filo de Hermine kaj Gustav Lindenberg en Gronau (Vestfalio). Li havas tri gefratojn, el kiuj pli aĝa frato estis Erich Lindenberg (1938 ĝis 2006), pentristo, kaj la fratinoj estas Ecki kaj Inge.

Liaj kantoj, en la germana lingvo, ofte temas pri sociaj kaj politikaj aferoj. Gastkantiste li cetere ankaŭ partoprenis en kanto de la muzikalbumo Esperanto de 1999, la komerce plej granda sukceso de la hipohopa muzikgrupo Freundeskreis.