Umberto Giordano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Umberto Giordano
Persona informo
Naskonomo Umberto Menotti Maria Giordano
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1867 (1867-08-28)
en Foggia
Morto 12-an de novembro 1948 (1948-11-12) (81-jaraĝa)
en Milano
Tombo monumenta tombejo de Milano
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo komponisto
Verkoj La cena delle beffe
Andrea Chénier
Il re
vdr

Umberto GIORDANO [umberto ĝordano] (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1867 en Foggia, Italio, mortis la 12-an de novembro 1948 en Milano) estis itala oper-komponisto, reprezentanto de verismorealisma stilo. Lia plej konata opero estas la Andrea Chénier.

Giordano estis filo de manufakturisto, komencis siajn muzikajn studojn en Foggia kaj finis ilin en Napolo. Li verkis siajn fruajn operojn - inter ili la Mala vita (Malbonega vivo; 1892) - en forta, melodramisma stilo.

En Andrea Chénier (1896) - pri franca revolucia poeto - li obtuzis la sovaĝecon per mildaj trajtoj kaj tiu verkaĵo iĝis eterna sukceso. Nek la verko Fedora (1898), nek Siberia (1903) nek Madame Sans-Gêne (1915) atingis tioman sukceson kiel tiu. La La cena delle beffe (Festo de la klaŭnoj, 1924) okazas en mezepoka Florenco kaj signas returniĝon al spektakla stilo.