Ungotondilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ungotondilo.
Dugranda ungotondilo.
Ungotondilo kun ungopurigilo kaj ungopolurilo.

La ungotondilo estas simpla ilo kiu estas uzata por tondi la supran parton de ungojn de manojpiedoj kaj ankaŭ per speciala ilo purigi ilin. Ili estas plej ofte faritaj el metalo.

La ungotondilo estis inventita de Chapel Carter en 1896[1].

La sistemo estas kiel tenajlo kun kurbaj klingoj por adaptiĝi al la ungoformo. Fakte la bazo de la aparato konsistas en la kombino de du leviloj, kiu permesas al la uzanto fari grandan forton kontraŭ la ungobordoj per malgranda peno. Plej parto inkludas ungopurigilon kaj ungopolurilon por poluri la akrajn eventualajn restaĵojn de la ungotondado. La ungotondilo utilas ankaŭ por fortranĉi la ungohaŭtetojn, kiuj tiom povas dolori kaj ĝeni.

Estas standarda ungotondilo disponebla en vendejoj kaj ankaŭ specifaj tipoj, kiel tiuj por veturado (iomete pli malgrandaj kaj kaŝeblaj) aŭ tiuj por infanoj, ornamitaj per infanecaj bildoj, tiuj kiel suveniroj, ornamitaj per tipaj pejzaĝoj aŭ monumentoj, ktp.

Laŭ la lastaj kontraŭterorismaj regularoj por flugoj, voĵaĝantoj ne rajtas kunporti tiujn aparatojn, kiel se ili estus tranĉiloj aŭ simile.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Une brève histoire du coupe-ongles dans The Size of Thoughts: Essays & Other Lumber, Nicholson Baker, New York: Vintage 1997. ISBN 0-679-77624-9.