Universala Poŝta Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universala Poŝta Unio
emblemo
flago
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj
Komenco 1874 vd
Geografia situo CH1903: 602792 / 198636 (mapo)46.9388055555567.4753055555556Koordinatoj: 46° 56′ 20″ N, 7° 28′ 31″ O; CH1903: 602792 / 198636 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Berno
Universala Poŝta Unio (Kantono Berno)
Universala Poŝta Unio (Kantono Berno)
DEC
Universala Poŝta Unio
Universala Poŝta Unio
Lokigo de Kantono Berno en Svislando
Map
Universala Poŝta Unio
Lingvoj

franca lingvo
angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Flago

Universala Poŝta Unio (UPU, france: Union postale universelle) estas internacia organizaĵo kiu kunordigas la poŝtajn politikojn inter la landoj kaj la tutmondan poŝtan sistemon. Ĝi estis kreita kiel "Ĝenerala Poŝta Unio" okaze de Interkonsento subskribita en Berno, 1874. La nunan nomon ĝi alprenis en 1878.

Monumento de la Universala Poŝta Unio en Berno.

Inter aliaj normoj, kiel la difino de kompens-tarifoj inter membro-ŝtatoj, ĝi administras ankaŭ la iaman signifan sistemon de Internaciaj Respondkuponoj (IRK). Temas pri sistemo kreita en 1906, kiu ebligas internacian antaŭpagon de poŝta afranko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Schwerin : Heinrich von Stephan, unu el la fondintoj.
Schwerin : Heinrich von Stephan, unu el la fondintoj.

La 9-a de oktoboro 1874 estis fondita laŭ propono de la gemana ĝeneralpoŝtdirektoro Heinrich von Stephan Ĝenerala Poŝta Unio de 22 ŝtatoj. Tiu ĉi asocio estis unu el la plej malnovaj internaciaj organizaĵoj de la mondo. La universala poŝtkontrakto estis ratifikita de 21 fondoŝtatoj kaj ekvalidis la 1-an de julio 1875.

La ratifikintaj fondoŝtatoj estis: Egipto, Belgio, Danio, Germanio, Grekio, Grandbritio, Italio, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Aŭstrio, Portugalio, Rumanio, Rusio, Svedio, Svislando, Serbio, Hispanio, Turkio, Hungario kaj Usono. La 1-an de januaro 1876 krome aliĝis Francio al la Universala Poŝta Unio.

La poŝtunio regulas okaze de siaj poŝtkongresoj la internacian kunlaboron de la landaj poŝtadministracioj. En la jaro 1878 la Ĝernerala Poŝta Unio estis transformita al la Universala Poŝta Unio. Samjare estis adoptita la valorleterinterkonsento kaj la poŝtmandatinterkonsento. En 1881 ekvalidis la poŝtpakaĵkontrakto, en 1885 sekvis la aldona interkonsento al la kontrakto pri la universala poŝto, la valorleterinterkonsento kaj la poŝtmandatinterkonsento. La poŝtordoninterkonsento kaj interkonsento pri la legitimillibroj ekvalidis en 1886.

Okaze de la Universala Poŝtkongreso en Vieno en 1891 estis renovigitaj ĉiuj ekzistantaj kontraktoj. La modifoj ekvalidis la 1-an de julio 1892, la nove aldonita poŝtrevuinterkonsento la 1-an de januaro 1893. Sekvis la kongreso en Vaŝingtono, la plibonigoj deciditaj ekvalidis la 1-an de januaro 1889.

La 4-an de julio 1947 la Universala Poŝta Unio estis integrita kiel specialigita institucio al Unuiĝintaj Nacioj. Kun 191 membroŝtatoj ĝi estas la internacia formumo por kunlaboro inter poŝtaŭtoritatoj kaj poŝtentreprenoj.

Sidejo[redakti | redakti fonton]

La ĉefsidejo de la organizaĵo estas en Berno ĉe la Weltpoststrasse (Strato de la monda poŝto). De tie la unio organizas ĉiujn kvin jarojn la Universalan Poŝtkongreson. Ĝenerala direktoro de la Universala Poŝta Unio estas ekde 2012 Bishar Abdirahman Hussein el Kenjo.

Pri la signifo de la urbo Berno por la tutmonda poŝtservo memorigas la monumento pri la universala poŝto.

Celo de la unio[redakti | redakti fonton]

La Universala Poŝtkontrakto de 1874 regulas la internacian kunlaboron de la poŝtaj aŭtoritatoj kaj la kadrajn kondiĉojn de la translima poŝttrafiko. Ĝis hodiaŭ la ĉefa tasko de la Universala Poŝta Unio estas la garantio de tutmonda racitempa alsendo de leteroj kaj pakaĵoj trans landaj kaj lingvaj limoj. La neceso de kunordiga instanco kiel la Universala Poŝta Unio evidentiĝas, kiam oni konsideras la ciferojn, kiuj priskribas la tutmondan poŝttrafikon (stato de 2003):

  • 6 milionoj da poŝtkunlaborantoj
  • 700.000 poŝtoficejoj
  • 430 miliardoj da leteroj de kiuj 6 miliardoj internaciaj
  • 4,4 miliardoj pakaĵoj de kiuj 82 milionoj internaciaj

Oni decidis pri multnombraj aldonaj protokoloj de la Universala Poŝtkontrakto okazce de la Universalaj Poŝtkongresoj. Je la lasta kongreso 2004 en Bukaresto oni ekzempe decidis pri la interkonsentoj pri la poŝttranspagservoj, kiuj kunigas la interkonsentojn pri poŝtaj ĝiroj, poŝtaj mandatoj kaj poŝtaj remborsoj.

Kiel oficiala lingvo de la Universala Poŝta Unio estis elektita la franca.

Universalaj Poŝtkongresoj[redakti | redakti fonton]

  • 1-a Universala poŝtkongreso: 1874 en Berno
  • 2-a Universala poŝtkongreso: 1878 en Parizo
  • 3-a Universala poŝtkongreso: 1885 en Lisbono
  • 4-a Universala poŝtkongreso: 1891 en Vieno
  • 5-a Universala poŝtkongreso: 1897 en Vaŝingtono
  • 6-a Universala poŝtkongreso: 1906 en Romo
  • 7-a Universala poŝtkongreso: 1920 en Madrido
  • 8-a Universala poŝtkongreso: 1924 en Stokholmo
  • 9-a Universala poŝtkongreso: 1929 en Londono
  • 10-a Universala poŝtkongreso: 1934 en Kairo
  • 11-a Universala poŝtkongreso: 1939 en Bonaero
  • 12-a Universala poŝtkongreso: 1947 en Parizo
  • 13-a Universala poŝtkongreso: 1952 en Bruselo
  • 14-a Universala poŝtkongreso: 1957 en Otavo
  • 15-a Universala poŝtkongreso: 1964 en Vieno
  • 16-a Universala poŝtkongreso: 1969 en Tokio
  • 17-a Universala poŝtkongreso: 1974 en Laŭzano
  • 18-a Universala poŝtkongreso: 1979 en Rio-de-Ĵanejro
  • 19-a Universala poŝtkongreso: 1984 en Hamburgo
  • 20-a Universala poŝtkongreso: 1989 en Vaŝingtono
  • 21-a Universala poŝtkongreso: 1994 en Seulo
  • 22-a Universala poŝtkongreso: 1999 en Pekino
  • 23-a Universala poŝtkongreso: 2004 en Bukaresto
  • 24-a Universala poŝtkongreso: 2008 en Ĝenevo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la Universala Poŝta Unio en la angla kaj franca lingvoj