Universitato de Islando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Islando
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1911
fondinto(j) Alþingi vd
Situo
Geografia situo 64° 8′ 26″ N, 21° 56′ 58″ U (mapo)64.140555555556-21.949444444444Koordinatoj: 64° 8′ 26″ N, 21° 56′ 58″ U (mapo)
lando Islando
urbo Rejkjaviko
Nombroj
nombro de studentoj 14 000 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Utrecht Reto
• NORDUnet
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• LUMI consortium
• International GLAM Labs Community
• ORCID
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filiita al
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
Universitato de Islando (Islando)
Universitato de Islando (Islando)
DEC
Universitato de Islando
Universitato de Islando
Map
Universitato de Islando
vdr

La Universitato de Islando (islande Háskóli Íslands) estas publika universitato en Rejkjaviko, Islando, kaj la landa plej malnova kaj plej granda institucio de supera edukado. Ĝi estis fondita en 1911, kaj unua rektoro estis la filologo Björn Magnússon Ólsen, kiu krom gvidi la universitaton forte luktis plisimpligi la ortografion de la islanda lingvo al pli da simileco inter prononcado kaj skribado. Post la fondo la universitato kreskis senhalte de malgranda funkciula lernejo al moderna multampleksa universitato, provizante instruon por proksimume 14 000 studentoj en dudek kvin fakultatoj. La fakultatoj inkluzivas la branĉojn sociaj sciencoj, homscienco, medicino, natursciencoj, inĝenierio kaj edukado de instruistoj. Centra universitata teritorio koncentriĝas ĉirkaŭ la strato Suðurgata en centra Rejkjaviko, kaj aldoniĝas pliaj universitataj instalaĵoj kaj en la urba teritorio kaj en la kampara ĉirkaŭaĵo.

kafejo en la universitata konstruaĵo Háskólatorg, kie krome estas la biblioteko kaj plejparto de la administraj servoj