Universitato de Palencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Palencio
Studium Generale • universitato
kromnomo Studium Generale de Palencia
Informoj
fondodato 1208 - 1212
Situo
lando Hispanio
urbo Palencio  Hispanio
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
vdr

La Universitato de Palencio estis fondita de Alfonso la 8-a de Kastilio laŭ peto de la episkopo Tello Téllez de Meneses kaj estis la unua universitato de Hispanio. Ĝi estis la modelo sur kiu estis strukturita la Universitato de Salamanko.

Studo komencis prosperi en Palencio kaj homoj rimarkindaj pro siaj virto kaj scienco venis de ĝiaj lernejoj, inter kiuj Sankta Juliano de Kvenko, Sankta Dominiko, kaj Sankta Telmo; el ĉi tio la diraĵo: "En Palencia armas y ciencia" (En Palencio armiloj kaj scienco).

La universitato estis fondita ĉirkaŭ 1212, mallonge post la venko de "Las Navas de Tolosa" (aliaj diras en 1208), kaj la reĝo alvokis el Francio kaj Italio renomajn instruistojn pri diversaj artoj kaj sciencoj, restigante ilin en Palencio per altaj salajroj.

Sankta Dominiko, la fondinto de Dominikanoj, konsideris Palencion kiel sian Alma Mater, estinte mentorita tie fare de Don Diego de Azevedo (Diego de Acebo) [Didacus de Acebes].[1]

La morto de la fondinto en 1214, la malplenaĝo de Henriko la 1-a, kaj la kresko de ĝia bonŝanca rivalo, Salamanko, kaŭzis la dekadencon de Palencio, multaj el kies instruistoj kaj studentoj iris al Salamanko, el kie la erara kredo de transigo de la universitato al la lasta loko.

En 1243 la ĉefepiskopo Rodrigo registras ke malgraŭ malfavoraj okazaĵoj, studo daŭris en Palencio kaj ke la Papa legato, Jean Halgrin d'Abbeville, en Koncilio de Valadolido (1228) estis provinta revivigi ĝin. Episkopo Fernando akiris de papo Urbano la 4-a (la 14-an de majo 1263) Buleon certigante al la instruistoj kaj studentoj de Palencio ĉiujn privilegiojn de la Universitato de Parizo.

Sed manko de financa subteno kaj la proksimeco de la prospera Universitato de Salamanko neebligis reviviĝon de Palencio, kaj ĝi formortis antaŭ la fino de la 13-a jarcento, eble en 1264, en kiu tempo la universitato estis definitive transigita al Valadolido. Estis episkopo Telo kiu ankaŭ establis konventojn de la dominikanoj kaj franciskanoj; la antaŭa estis fama pro la fulmrapida konvertiĝo de Sankta Pedro González Telmo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Catholic Encyclopedia <http://www.newadvent.org/cathen/05106a.htm>

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo University of Palencia en la angla Vikipedio.