Unterweißbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unterweißbach
Blazono
Unterweißbach (Germanio)
Unterweißbach (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saalfeld-Rudolstadt
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Schwarzatal
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036730
Poŝtkodo 98744
Aŭtomobila kodo SLF
Oficiala Municipokodo 16073094
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Heinz Rudolph
Partio de komunumestro örtl. Verein
Adreso de la administrejo Lichtetalstraße 38
Demografio
Loĝantaro 736 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 37′ N, 11° 10′ O (mapo)50.61470211.165908Koordinatoj: 50° 37′ N, 11° 10′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 330 m
Areo 13,14 km²
Oficiala retejo http://www.unterweissbach.de
vdr

Unterweißbach [untaWAJSbaĥ] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schwarzatal. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 736 loĝantojn.

La vilaĝo konatiĝis ankaŭ pro la Atelieroj pri porcelanarto en Unterweißbach. Vilaĝokvartalo industrihistorie ege interesa estas Mankenbachsmühle.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino de la migrada kaj ripozuma komunumo Unterweißbach estis en la kvartalo Quelitz; ĝia unua mencio estis en 1370. Pasintece gravegis komrecado per ligno, flosado, produkto de kaj komercado per oleaĵoj, konstruado per ardezo, balailfaro kaj produktado de porcelanaĵo. Ankaŭ la unua distilejo de Turingio konstruitis en 1717 en Unterweißbach.

Situas la komunumo je ĉ. 320 metroj de alteco; ĝia plej alta punkto estas la monto Quittelsberg kun 710 metorj. Pro la malekfloro de antaŭindustriigaj metioj kaj pluraj sinsekvaj malbonaj rikoltoj ekmizeris la enloĝantaro en en la 1740-aj jaroj. Ĉiam gravis la ĉedoma kreado de lignaj utilaĵoj: ekz. de tegmentaj ŝindoj, lavadaj kaj ventaj palisoj, balailoj.

La turismo evoluiĝis unue en la kvartalo Blechhammer; pioniris la familio Böttner ekde 1880. Eta naĝejo hejtebla, kegloludejo, rozĝardenoj kun fontano krome plialogigis la areon. Ekspluato de ardezo ekis ĉ. 1865 ĉe Schieferbruch-rompejo. En 1939 oni specialiĝis je la produkto de rompitaj pecetoj el ardezo. En 1992 la ardezejo fermiĝis. En 1882 alvenis gravega uzino al Unterweißbach kiu laboregis multajn lokulojn kaj laborpendulantojn el la najbaraj komunumoj. La restintaj ŝrumpintaj atelieroj hodiaŭaj apartenas al la kompanio "Königlich privilegierte Porzellanfabrik Tettau", filio de Seltmann Weiden.

Interesas la rilato inter la servisto Georg Gottfried Rudolph kaj Friedrich Schiller kiu akompanis la poeton en bonaj kaj malsanecaj tagoj kaj iĝis ties sekretario. De 1797 datumas fakturo liveritaj pri medikamentoj de Johann Nicolaus Rudolph, la patro de Georg Gottfried; Schiller unue aŭdis pri la sanigilfabrikado dum li estis en la domo de la Lengefeldoj en Rudolstadt. La sanigisto translokiĝis de Oberweißbach al Unterweißbach por lerni surloke la metio de komercado per medikamentoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Unterweißbach havas stacidomon ĉe Schwarzatalbahn.

Ekonomio kaj metio[redakti | redakti fonton]

  • LTB Trockenbau Unterweißbach GmbH: interna arkitekturo domkonstrua (plafonoj, plankoj, izolado, preventaj kontraŭfajraĵoj, platoj kaj kaĥeloj, banĉambraj renovigoj
  • Fest Selection: kristnaska ornamaĵoj kaj drapiradoj
  • LVM Versicherung Matuschek: asekurkompanio
  • AXA Konzern AG: asekurkompanio
  • SCL24 Communication GmbH: elektronikaĵoj, komputiloj, televidaĵoj
  • Kommunikationsdienstleistungen Torsten Gunßer: mobila telefonado, retaj teknikoj, satelita televido
  • MTM Power Messtechnik: kurentprovizadaj aĵoj
  • Physiotherapie Lichtetal - Michael Möcker: fizioterapiadoj
  • Schilling Werbung: reklamada arto kaj realigkonceptigado
  • Külbel Großküchentechnik: grandkurirejaj aranĝoj
  • Auto-Teile-Zubehör Olberg: aŭtoriparejo kaj aŭtaj akcesoraĵoj
  • Henning-Werkzeugtechik: komercado per iloj industriaj
  • Gitter Elektronik: informadikaj servoj
  • Bautischlerei Gebhardt: fenestroj kaj pordoj