Unu mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unu mondo estas esprimo, kiu atentigas, kun diversspeca emfazo, pri la unueco de la homaro, pri tutmondiĝo aŭ pri la unikeco de nia planedo.

La esprimo aperas ekzemple en diversaj sloganoj:

  • Unu mondo, unu lingvo, unu mono (slogano sur monero de 1 stelo, 1959)
  • Unu mondo, unu promeso (slogano de skoltoj)
  • Unu mondo, unu revo (slogano de la Olimpiko 2008 en Pekino)
  • Unu Dio, unu mondo, unu interlingvo (devizo de Oomoto)

Nova signifo: de "tria mondo" al "unu mondo"[redakti | redakti fonton]

La tri mondoj dum la Malvarma Milito:
  •  Unua mondo
  •  Dua mondo
  •  Tria mondo
  • La signifo de la esprimo "unu mondo" evoluis i.a. pro la kreskanta konscio pri kultura diverseco. Ekde la 1990-aj jaroj, ĝia germana ekvivalento "Eine Welt" estas vaste uzata por atentigi pri nova kompreno de evolua kunagado. Precipe en la sfero de ekleziaj kaj bonfaraj organizoj, "unu mondo" simbolas la nuntempan celon de egalrajta kunlaboro anstataŭ la iama dono de almozoj. La disfalo de la komunisma sistemo ("dua mondo") igis la tradician disdividon de la mondo en tri blokojn (unua mondo, dua mondo, tria mondo) malaktuala. Per uzo de la esprimo "unu mondo" eblas eviti tian - eble ankaŭ diskriminacian - dividon kaj samtempe memorigi pri tio, ke ekzistas nur unu tero, kiun la homaro devas konservi.

    Tiel estiĝis, precipe en la germanlingvaj landoj, "unumondaj vendejoj", "unumondaj laborgrupoj", "unumondaj forumoj" ktp. Tiu nova signifo de "unu mondo" certagrade penetris ankaŭ en aliajn lingvojn, ekzemple la anglan.

    Bazaj principoj de unumonda agado estas justa komerco, "helpo al sinhelpo" kaj ekologia vivmaniero. Konformas kun ĝi ankaŭ la devizo "pensu tutmonde, agu loke" de la Agendo 21.

    Surbaze de la nova signifo, la esperantista partio UNU MONDO elektis sian nomon.