Unua Viena Arbitracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unua Viena Arbitracio estis decido, kiu donis al Hungario teritoriojn de suda Slovakio kaj de Karpata Rutenio, kie loĝis interalie etnaj hungaroj.

1: el Hungario 3 vilaĝoj al Ĉeĥoslovakio en 1945; 2: al Hungario en 1938; 3: hungara okupo en 1939; 4: al Germanio (Aŭstrio) en 1938; 5: germana parto ekde 1939; la mapo ne enhavas Karpatan Rutenion
Mapo pri Transkarpatio, tio estas daŭrigo de la supra mapo
La norda griza parto montras la unuan arbitracian teritorion

La Munkena interkonsento havis partojn, kio sugestis, ke Ĉeĥoslovakio priparolu la limproblemojn kun Pollando kaj Hungario. Poste senrezultaj traktadoj okazis inter Ĉeĥoslovakio kaj Hungario, tial ili petis la arbitracion.

La decidon esence influis la eksterlandaj ministroj germana, Joachim von Ribbentrop, kaj itala, Galeazzo Ciano. Ĝi estis proklamita la 2-an de novembro 1938 en kastelo Belvedere en Vieno; de tio ĝi ricevis sian nomon. Anglio kaj Francio rifuzis la partoprenon, la decidon ili ne kritikis, nur poste jam en 1945.

La hungaran delegacion estris eksterlanda ministro Kálmán Kánya, akompanata de kulturministro Pál Teleki. La ĉeĥoslovakian delegacion estris František Chvalkovský, eksterlanda ministro, kaj Ivan Krno. Karpatan Rutenion reprezentis ĉefministro Avhustin Voloŝin, Slovakion ĉefministro Jozef Tiso kaj justica ministro Ferdinand Ďurčanský.

Ĉiuj partoprenantoj akceptis la decidon.

Fonto km² Loĝantaro Hungaroj Slovakoj
Ĉeĥoslovaka 1930 11927 852332 506208 (59%) 290107 (34%)
Hungara 1941 11907 869299 751944 (84%) 85392 (10%)

La diferencoj inter la censoj estiĝis tial, ĉar en 1920 parto de la hungaroj perdis la ŝtatajn laborlokojn, tial ili rifuĝis al rest-Hungario. Poste oni fondis novajn vilaĝojn, kie allogis ĉeĥojn kaj slovakojn. En 1930 la judoj, kiel nacio havis apartan rubrikon, spite tion, ke ili parolis hungare kaj ne slovake. Post 1938 denova migrado okazis inverse. La sekva tabelo prezentas la originan staton en 1910 laŭ urboj kaj kelkaj vilaĝoj:

Urbo hungaroj slovakoj germanoj
Senec/Szenc 3657 182 67
Galanta/Galánta 2933 202 115
Vráble/Verebély 1522 1236 76
Levice/Léva 8752 688 199
Lučenec/Losonc 10634 1675 428
Rimavská Sobota/Rimaszombat 6199 468 91
Jelšava/Jolsva 2289 449 42
Rožňava/Rozsnyó 5886 406 159
Košice/Kassa 33350 6547 3189
Veľké Kapušany/Nagykapos 1207 4 9
Uĵhorodo/Ungvár 13590 1219 1151
Mukaĉeve/Munkács 12686 42 3078

La tabelo montras ankaŭ la hungarajn nomojn.

Urbo hungaroj slovakoj germanoj rutenoj
Vinohradiv/Nagyszőlős 5943 0 540 1266
Ĉop/Csap 2294 5 11 4
Nitra/Nyitra 9754 4929 1636
Bratislavo/Pozsony 31705 11673 32790

En tiu tabelo en la 2 lastaj urboj la decido akceptis interesojn de slovakojn kaj rifuzis la hungaran pretendon.

Hungaraj trupoj okupis Lučenec.

Oni konstatis serion de urboj, kie vivis hungaroj en majoritato: Senec-Galanta-Vráble-Levice-Lučenec-Rimavská Sobota-Jelšava-Rožňava-Košice-Michaľany (escepte vilaĝo)-Veľké Kapušany-Uĵhorodo-Mukaĉeve (la du lastaj ne estas en la mapo, imagu ilin dekstren). Poste oni ekzamenis la najbarajn vilaĝojn. Kie la hungaroj vivis en plimulto, tio apartenos al Hungario. Tiel formiĝis la ruĝa parto en la mapo, sed dume oni ekzamenis ankaŭ la geografiajn, trafikajn kaj ekonomiajn vidpunktojn. La novaj limoj formiĝis saĝe, ne tiel, ol en 1920. Disŝiritaj urboj Komárom, Sátoraljaújhely kaj Balassagyarmat denove unuiĝis. Resume oni konstatas, ke okazis kompromiso, ĉar Hungario ne rericevis Nitra-n kaj Bratislavon.

La Arbitracio estis valida ĝis 1945, kiam Sovetunio akiris tutan Transkarpation, por kompensi Ĉeĥoslovakion la arbitraciaj partoj redoniĝis, eĉ limoj retiriĝis, eĉ en 1947 3 vilaĝoj, kie loĝis resume nur 3 slovakoj, aldoniĝis al Ĉeĥoslovakio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Sallai Gergely: Az első bécsi döntés (Osiris, 2002)
  • Magyar Világhíradó, 1938: Magyar területek visszaadásáról tárgyaltak a magyar és a csehszlovák kormányok küldöttei

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]