Unukornulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unukornulo
klaso de mitaj estaĵoj
Informoj
vdr

Unukornulounukorno estas fikcia kaj mita besto, kiu estis priskribita ĉefe en la literaturo kaj arto de la mezepoko. Ili estas bildigitaj kiel grandaj, korn-kapaj bestoj kun blanka aŭ iriza felo kaj ĝenerale estas asociitaj kun ina virgeco, pura koro, kaj mirakloj. La unukornulo aperas en malsamaj mitologioj, sed kion ĉiuj rakontoj havas komune estas ke en ĉiuj ili la unukornulo estas priskribita kiel nobla kaj pura besto.

Virgulino kaj unukornulo pentrita de Domenico Zampieri

Unukornulo ne ekzistas en la malnova greka mitologio sed jam la greka historiisto Ktesio kaj la roma historiisto Plinio la pli maljuna konis ĝin. Ktesio (5-a jarcento a.K.) rakontas en sia verko Indika pri blankaj sovaĝaj azenoj el Hindio, kiuj havas akran kornon en la mezo de frunto. Plinio rakontas pri Monokero, kiu havas korpon de ĉevalo, piedojn de elefanto kaj voston de apro.

La dentegon de la narvalo aŭ la kornon de la rinocero oni iam prezentis kiel pruvon de la vereco de la mito. La figuro povas deveni el Hindio kie loĝas la hinda rinocero (Rhinoceros unicornis) pri kiu disvastiĝis misaj informoj kaj priskriboj.

Plej demonstre, tiu besto estas priskribata kiel ĉevalo kun unu korno sur la frunto. En modernaj bildigoj, la korno povas esti la sola eco, kiu diferencigas ĝin de ĉevalo, sed tradicie ĝi havis ankaŭ barbon de virkapro, voston de leono kaj fendhufojn. Oni rakontas pri la unukornulo, kies koloro estas nigra, kies korno estas arĝento, kaj kiu ne damaĝas bestojn kaj plantojn kaj vivas nur el la matena roso.

Laŭ legendo, la unukornulo estis vidita nur proksime de virgulinoj, kiuj estis la nuraj kiuj povis alproksimiĝi al li. Inter la rakontoj pri la unukornulo estas rakontoj de ĉasistoj kiuj estis teksitaj sur gobelinoj aŭ rakontitaj buŝe. Tiuj rakontoj traktas avidajn ĉasistojn, kiuj sendus junajn virgulinojn en la arbarojn por trovi kaj logi tiujn estaĵojn por preni sian kornon de ili.

Nuntempe la mito vivas en filmoj kie ofte estas blanka tenera ĉevalo kun ora helikforma korno.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La nevidebla rozkolora unukornulo estas diaĵo de parodia religio uzata de ateistoj kaj skeptikuloj kontraŭ la argumentoj de religio.
  • En filozofio la unukornulo (same kiel la Pegazo) estas ofte donita kiel ekzemplo de ento kiu ekzistas en imago (homoj imagas kaj pensas pri ĝi, skribas pri ĝi kaj parolas pri ĝi) sed ne ekzistas en realeco. Ĉi tiu ekzemplo estas donita, kutime, por montri la problemon de la signifo de neekzistaj frazoj.
  • Unukornulo estas la nacia besto de Skotlando.
  • Laŭ malsamaj kulturoj kaj kredoj, la leono estas konsiderita la natura malamiko de la unukornulo.
  • En la terminaro de la altteknologia mondo, la termino unukornulo rilatas al noventreprena kompanio, kiu jam atingis valoron de unu miliardo da dolaroj, sed ankoraŭ estas posedata de privataj investistoj kaj ankoraŭ ne faras nek eliron al la merkato nek komencan publikan oferton de akcioj.
  • La frazo "rozkolora unukornulo" estas uzata ironie por priskribi malbonan personon, kiu ŝajnigas sin naiva kaj senkulpa.
  • En poliamo "unukornulo" estas termino por virino serĉanta rilaton kun paro, ĉar tiuj virinoj estas "maloftaj" inter virinoj kompare kun viroj serĉantaj tian rilaton, ion similan al amtriangulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]