Uragano Katrina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uragano Katrina

Katrina la 28-an de aŭgusto 2005

Katrina la 28-an de aŭgusto 2005
Aperis la 23-an de aŭgusto 2005
Malaperis la 31-an de aŭgusto 2005
Plej rapidaj ventoj 280 km/h (175 mejloj/h)
Homaj mortoj 1,245–1,836
Damaĝoj ekvivalento de 108 miliardoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Usono
vdr
Ruĝa = Uragano —— Flava = Tropika ŝtormo

Uragano Katrina estis uragano kiu atingis la kvinan gradon de la skalo de Saffir-Simpson antaŭ ol ĝi degradiĝis al la kvara grado antaŭ ĝia dua, plej signifa alteriĝo. La uragano kaŭzis signifan damaĝon trans regiono en usonaj ŝtatoj Alabamo, Misisipio, kaj Luiziano laŭ la marbordo de la Golfo de Meksiko en sudorienta Usono inkludante la plej grandan urbon en Luiziano, Nov-Orleano je la 29-a de aŭgusto, 2005.

Loĝantoj de Nov-Orleano estis sub deviga ordono forlasi la urbon dum tagoj antaŭ la uragano frapegis, sed multaj restis en la urbo. Granda plejmulto de tiuj kiuj restis verŝajne ne povis forlasi la urbon pro manko de veturilo, pro manko de aŭtobusa bileto, aŭ pro tio ke ili estis tro aĝaj aŭ tro malsanaj por vojaĝi.

Usonaj federalaj katastrofaj deklaroj kovris 233 000 km2 (90 000 mi2) da Usono, regiono pli granda ol la Unuiĝinta Regno. La uragano lasis taksitan kvin milionojn da homoj sen elektra povo; kaj estas taksite ke eble estos du monatoj antaŭ ĉies povo restariĝos. Planoj por katastrofa malŝarĝo funkcias en la trafitaj regionoj.

Frue je la mateno de la 30-a de aŭgusto, 2005 rekte rezulte de Uragano Katrina tri breĉoj en la diga sistemo en Nov-Orleano kaŭzis dua kaj eĉ pli grava katastrofo. Severa inundo kovris la 80% de la tuta urbo ĝis 7 metra profundo dum daŭra periodo , kaŭzante la tutan evakuadon de pli ol miliono da loĝantoj. La urbo estis nun neloĝebla pro estado sub mara nivelo signifanta ke la akvo havis nenie por forflui.

Je la 3-a de septembro, 2005, Usona Ministro pri Hejmlanda Sekureco Michael Chertoff priparolis la postefikojn de Uragano Katrina kiel "eble la plej grava katastrofo, aŭ aro da katastrofoj" en la historio de la lando, referante al la Uragano mem plus la inundo de Nov-Orleano.

Katrina eble estas la plej mortiga uragano en Usono de la Galvestona Uragano de 1900, kiu mortigis 8 000 (eble ĝis 12 000) homoj. Ĝis 19:00 CTT je la 1-a de septembro, 2005 pli ol 20 000 restis mankantaj. Novorleana Urbestro Ray Nagin diris je la 31-a de aŭgusto ke la mortsumo de Katrina eble estas "milaj", kiu estis konfirmita de krizrespondantoj tra deklaro de Ŝtatestro Kathleen Blanco je la 1a de septembro. Ekzaktaj nombroj ne sciiĝas. Damaĝo raportiĝis en almenaŭ 12 ŝtatoj.

Ŝtorma Disvolvo[redakti | redakti fonton]

La Usona Nacia Uragana Centro (NUC) eldonis deklaron je la 23-a de aŭgusto dirante ke Tropika Depremo Dekdu formiĝis super la sudorientaj Bahamoj. La numera sistemo debatiĝis ĉar Tropika Deprimo Dekdu parte formiĝis de Tropika Depremo Dek. La reguloj pri nomado kaj nombrado ĉe la NUC postulas ke la sistemo tenu la saman identecon se ĝi mortas kaj tiam reformas, kiu kutime kauzus tiun ĉi ŝtormo resti Tropika Depremo Dek.

Tamen, la NUC donis al la ŝtormo novan numeron ĉar dua perturbo kuniĝis kun la restaĵo de Tropika Depremo Dek je la 20-a de aŭgusto, kaj estis nenia maniero por determini ĉu la restaĵo de T. D. Dek devus esti kreditita kun tiu ĉi ŝtormo. (Tio ĉi malsamas de Uragano Ivan dum la 2004-a sezono, kiam NUC decidis ke Ivan ja reformiĝis; la restaĵo de Ivan kiu regeneriĝis en la Golfo de Meksiko estis aparta sistemo de la momento kiam Ivan originale disiĝis ĝis la momento kiam ĝi re-atingis la fortecon de tropika ŝtormo.) La sistemo pligradiĝis al Tropika Ŝtormo Katrina je la mateno de la 24-a de aŭgusto. Katrina fariĝis la kvara uragano dum la 2005-a sezono je la 25-a de aŭgusto kaj alteriĝis pli malfrue je tiu tago proksime ĉe 6:30 ptm inter Hallandale Beach kaj Aventura, Florido, Usono.

Katrina daŭris nur kelkaj horoj super suda Florido. Katrina estis prognozita iri trans suda aŭ sudorienta Florido. Tamen Katrina moviĝis pli suden ol anticipite kaj baldaŭ reakiris uraganan fortecon post deteriĝo en la Golfon de Meksiko matene de la 26-a de aŭgusto. Katrina tuj plifortiĝis al Grado 2 kaj ĝia premo falis al 791 mbar, kiu instigis specialan ĝistempiĝon de la NUC ĉe 11:30 atm. EDT (1530 UTC). Ĉe 5:00 atm EDT (0900 UTC) je la 27-a de aŭgusto, la premo de Katrina falis al 945 mbarkaj ĝi estis pligradita al Grado 3. Samtage, Prezidanto Bush deklaris krizostaton en Luiziano, du tagojn antaŭ la uragano alteriĝis.

Ĉe 12:40 atm CDT (540 UTC) je la 28-a de aŭgusto, Katrina estis pligradita al Grado 4. Pli malfrue tiu matenon, Kartina trairis periodo de rapida intensiĝo kun maksimumaj daŭraj ventoj ĝis 280 km/h (175 mi/h) (facile super la sojlo de Grado 5 de 250 km/h) kaj premo de 906 mbar antaŭ 1:00 pm CDT (1800 UTC). Malgraŭ tio, je la 29-a de aŭgusto, la sistemo alteriĝis ĉe 6:15 am CDT (1115 UTC) kiel forta Grado 4 proksime al Buras-Triumph, Luiziano kun maksimumaj daŭraj ventoj ĉe 235 km/h.

Katrina, kiu efikis sur tre larĝa falĉo de tero kovranta larĝan parton da orienta Nordameriko, estis laste vidita en la orienta regiono de la Grandaj Lagoj. Antaŭ sorbado per fronta limo, la lasta sciata situo de Katrina estis super sudorienta Kebekio kaj norda Nov-Brunsviko. Ĝia plej malalta minimuma premo ĉe alteriĝo estis 918 mbar, fare al ĝi la trie plej fortan rekorditan uraganon kiu alteriĝis al Usono. 5 ĝis 9 m ŝtorma ŝvelo albordiĝis de centra Luiziano, tra Misisipio kaj Alabamo, ĝis Florido. La 10 m ŝtorma ŝvelo rekordita en Biloxi, Misisipio estis la plej alta iam observita en Ameriko.