Urap

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urap

Legoma urap

Legoma urap
Urap (sube dekstre) kiel parto de nasi kuning manĝaĵo.

Urap (kelkfoje literumata kiel urab aŭ en plurala formo urap-urap) estas salatomanĝaĵo el vaporkuiritaj legomoj miksita kun spicigita raspita kokosonukso kiel kovraĵo.[1] Kutime ĝi troviĝas en la Indonezia kuirarto, pli precize Java kuirarto. Urap povas esti manĝata kiel salato por vegetaraj manĝaĵoj[2] aŭ kiel krommanĝaĵo. Urap kutime troviĝas kiel nemalhavebla krommanĝaĵo de la java tumpeng kaj ankaŭ kiel parto de nasi kuning. En balia kuirarto ĝi nomiĝas Urab sayur.

Ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

La legomoj kutime uzataj en urap estas spinaco, akvospinaco, junaj folioj de kasavo, folioj de papajo, ĉiniaj fazeoloj, mungidoj kaj brasiko. por akiri riĉan guston la plejmulto de la receptoj insistas por uzi freŝe raspitan malnovan pulpon de kokosnuko aŭ serundeng, anstataŭ de restaĵo. La raspita kokospulpo estas spicigita per muelita ŝaloto, ajlo, ruĝaj kapsiketoj, tamarindosuko, galango, salo kaj kokosa sukero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Indonesian Food recipes
  2. Vegetarian Guide. Arkivita el la originalo je 2012-02-03. Alirita 2016-01-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]