Urba amasa transporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemoj ofte uzataj (en Germanio) por la malsamaj specoj de publika transporto
Tramo en Ĉinio
Urba aŭtobuso de tipo MAN
Artika urba aŭtobuso en Parizo

Urba amasa transporto (UAT, iam markata mallongigite nur kiel urba transporto) estas sistemo de linioj de persona publika transporto destinitaj al certigado de transporta priservo sur teritorio de urbo per amasaj transportaj rimedoj. Kutime la urboj havadas propran integran transportan sistemon (aŭ por la teritorio de la urbo mem aŭ por ties ĉirkaŭaĵo), en kiu validas unueca transportaj kaj tarifaj kondiĉoj kaj trafiko de la linioj de UAT estas dotata de la urbo per unueca maniero. Sed parto de la urba amasa transporto povas esti ankaŭ linioj, kiuj ne estas parto de tia ĉi integra sistemo kaj havas proprajn, diferencajn kondiĉojn aŭ ili ne estas dotataj de la urbo.

Konkreta sistemo de la urba amasa transporto povas ensumigi aŭtobusan, tramtransportontrolebusan transporton, en urboj kun pli ol miliono da loĝantoj kutime ankaŭ metroo kaj urbanĉeurban fervojon. Kelkokaze estas parto de la urba amasa transporto ankaŭ telfero, nekonvenciaj linioj (funikularoj, aertelferoj ks.) aŭ pramejoj aŭ aliaj formoj de akva transporto.

La urba amasa transporto estadas plenigita ankaŭ per ĉeurba, interurba kaj neamasa transporto kaj traligita kun ili. Signifaj transportaj nodoj de UAT estas establataj en proksimeco de transportaj nodoj de interurba transporto (fervojaj stacidomoj, aŭtobusaj stacidomoj, flughavenoj, havenoj signifaj por persona transporto). Proksime de la transportaj nodoj de la amasa transporto aŭ en ties kadro estas establataj postenoj de taksioj, kaptaj parkumejoj (P+R), eventuale lokoj por ŝanĝo de aŭtomobila transporto al la amasa (K+R) aŭ metigejoj de bicikloj (B+R).

Publika transporto per nemotoraj veturiloj surbaze de tirveturiloj aŭ per bicikloj (rikiŝo) ankaŭ ne havadas hodiaŭ karakteron de la amasa transporto. Sed en evolulandoj eĉ transportaj rimedoj per animala trakcio estas ĝis hodiaŭ signifa konsistero de urba transporto, cetere tiel komencis ankaŭ la eŭropa publika transporto (omnibuso, urba kaj interurba ĉevaltira tramo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]