Urbocentro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malalta Manhatano en 2008.

Urbocentro estas la centro aŭ kerno de urbo, foje la financa kaj komerca centro, foje en diversaj sencoj kiel povas esti laŭ geografio, ekonomio, komunumo ktp. Ĉe urboj kiuj disvolviĝis ekde klasikaj epokoj la logiko faris, ke dekomence la ĉefaj servoj estis en la centro de loĝejaj areoj, kiuj etendiĝis radie en ĉiuj dorektoj dum tiuj servoj (administraj, ekonomiaj, religiaj ktp.) restis en la "centro". Tiu centro povis ne esti "geometria centro", se tion malhelpas geografiaj elementoj, kiel marbordo (Lisbono), montoj (Bogoto) ktp.; riveroj povas ankaŭ malhelpi aŭ helpi la establadon de la urbocentro, dum tre ofte historiaj setlejoj profitis el la fluejo de rivero por disvolvigi la urbon mem; tiel ofte la rivero estas parto de la urbocentro (Parizo, Berno).

Historie en multaj urboj laŭlonge de la 20-a jarcento la urbocentroj deterioriĝis, konstruaĵoj ruiniĝis, kvartaloj iom senhomiĝis, publika ordo malordiĝis kaj tiel la loĝejaj kvartaloj discentriĝis, dum kernaj servoj restis pli malpli centre; reage, fine de la jarcento kaj komence de la 21-a jarcento, multaj urboj entreprenis planadajn reformojn kio rezultis en restarigo de la urbocentroj.