Uri Avnery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uri Avnery
Persona informo
Naskonomo Helmut Ostermann
Naskiĝo 10-an de septembro 1923 (1923-09-10)
en Beckum
Morto 20-an de aŭgusto 2018 (2018-08-20) (94-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Mortokialo cerbovaskula malsano
Lingvoj hebreagermana
Ŝtataneco GermanioIsraelo
Familio
Edz(in)o Rachel Avnery
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistoverkisto • gazetoredaktisto • pacaktivisto • homrajta aktivulo • publikigisto
TTT
Retejo http://uriavnery.com
vdr
Uri Avnery dum la protesto organizita de Ĥadaŝ kontraŭ la Israela-Libana konflikto de 2006
Uri Avnery en la jaro 1948

Uri AVNERY (hebree: אורי אבנרי; naskiĝinta kiel Helmut Ostermann la 10-an de septembro 1923 en Beckum, mortis la 20-an de aŭgusto 2018 en Tel-Avivo) estis israela retiriĝinta politikisto, intelektulo kaj publicisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1933 la familio de Avnery elmigris de Nazia Germanio al Palestino. En 1938 li aliĝis al la gerila movado Irgun Tsva'i Le'umi kiun li forlasis pro troa radikaleco en 1942. Post la fondo de la ŝtato de Israelo li batalis en 1948/49 kiel membro de Haganah dum la Unua araba-israela konflikto. El la enspezoj de pluraj kritikaj furorlibroj, en kiuj li priskribis la travivaĵojn dummilitajn, li aĉetis en 1949 la nekonatan semajngazeton "Ha’olam Ha’zeh" kiu iĝis baldaŭ megafona perilo de ideoj de kritikaj intelektuloj. Avnery iĝis fama en la tuta mondo kiel malkomforta analizisto de la israela politiko.

Politikisto kaj pacbatalanto[redakti | redakti fonton]

En 1965 li fondis la samnoman politikan partion "Ha’olam Ha’zeh", por kiu li estis deputito ĉe la Israela Parlamento Kneset de tiu partio ĝis la jaro 1974. La intertempe alinomita partio Meri / Ribelo maltrafis ĉe la balotadoj de 1973 la minimumon necesan por la rajto sendi deputitojn parlamenten. En 1984 li elektitis prezidanto de la Progresema Paclisto, de tiu maldekstra partio de Israelo li estis deputito en Kneset de la jaro 1979 ĝis 1981.

Avnery engaĝiĝis pri la repaciĝo inter araboj kaj israelanoj kaj favoras israelan-palestinan konfederacion. Liaj kontaktoj kun la OLP kaj persone kun Jasir Arafat preskaŭ provokis ŝtatperfidakuzon. Kontaktojn kaj interparoladojn kun OLP li preskribis detale en la libro aperinta en 1988 Mia amiko: la malamiko.

Por lia engaĝiĝoj pacperaj li ricevis en 1995 la "Premion Erich Maria Remarque" de la urbo Osnabrück kaj en 1997 la "Pacpremion de Akeno".

En 2001 al la de li kaj lia edzino Raĥel fondita pacgrupo Guŝ Ŝalom aljuĝitis la Premio de ĝusta vivo. En 2002 Avnery ricevis de la urbo Oldenburg la "Premion Carl von Ossietzky".

Politika vizio[redakti | redakti fonton]

En 1968 Uri Avnery aperigis libron "Israel sen la Cionistoj". En tiu verko li kontraŭstaris sian koncepton pri pli moderna "naciista israela ŝtato" al la "Ŝtato de Judoj" de Theodor Herzl (Der Judenstaat, 1896).

Tie Uri Avnery sin prezentis tiel: "Mi estas naciisma hebreo, kiu deziras intertrakti kun naciismaj araboj". Distingiĝante de la doktrino inaŭgurita de Herzl, kiu jam konceptis sian ŝtaton "la antaŭpozicio de la civilizacio kontraŭ la barbario", Avnery proponis "grandan ŝemidan federacion". Tiu ĉi, aldonis li, estis "finonta la cionistan ĉapitron de nia historio kaj malfermonta novan, tiun de Israelo integrita en sia regiono, ludanta rolon en la lukto de tiu regiono favore al la progreso kaj la unuiĝo". Li konkludis, ke "la araboj agnoskus tiun post-cionistan ŝtaton kiel integran parton de la regiono". La aŭtoro tiel inaŭguris riĉan tradicion de heterodoksaj israelaj intelektuloj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1968 Uri Avnery aperigis libron "Israel sen la Cionistoj" . En tiu verko li kontraŭstaris sian koncepton pri pli moderna "naciista israela ŝtato" al la "Ŝtato de Judoj" de Theodor Herzl (Der Judenstaat, 1896).
  • "Ein Neubeginn", Wolfsburg, Metagraφo, (2018)
  • "Israel und Palästina auf dem Wege zu einer Zweistaatenlösung?", Klagenfurt, Kitab, (2016)
  • "Israel im Arabischen Frühling", Klagenfurt, Kitab, (2013)
  • "Im Gespräch", (2009)
  • "Judenstaat oder Israel", Neu-Isenburg, Melzer, (2009)
  • "Deine Kraft, dein Mut, deine Geduld", Berlin, AphorismA-Verl.-Buchh., (2008)
  • "Reale Utopien", Köln, PapyRossa-Verl., (2008)
  • "Two states or one state?", Berlin, AphorismA-Verl.-Buchh., (2008)
  • "Von Gaza nach Beirut", Klagenfurt, Kitab, (2006)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]