Usona Nacia Radi-Kvieta Zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona Nacia Radi-Kvieta Zono
terena regiono
radio quiet zone [+]

LandoUsono
- koordinatoj38° 22′ 30″ N, 79° 30′ 0″ U (mapo)38.375-79.5Koordinatoj: 38° 22′ 30″ N, 79° 30′ 0″ U (mapo)


Usona Nacia Radi-Kvieta Zono (Usono)
Usona Nacia Radi-Kvieta Zono (Usono)
DEC
Usona Nacia Radi-Kvieta Zono
Usona Nacia Radi-Kvieta Zono

Map
Usona Nacia Radi-Kvieta Zono

Vikimedia Komunejo:  United States National Radio Quiet Zone [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Usona Nacia Radi-Kvieta Zono (angle United States National Radio Quiet Zone) estas tereno ĉirkaŭ la Nacia Radio-Astronomia Observatorio (NRAO) ĉe Green Bank en Okcidenta Virginio. Ĝi estas ortangula tereno de ĉ. 34.000 km² en la subŝtatoj Virginio kaj Okcidenta Virginio. Oni elektis ĝin, ĉar ĝiaj geografiaj cirkonstancoj grandparte ekranas eksterajn elektromagnetajn signalojn de la tera surfaco; per tio la radiaj teleskopoj de la observejo kapablas kapti signalojn, kiuj alie dronus en la normala radia bruo.

La zonon instalis Federal Communications Commission (federacia komisiono pri komunikado) en 1958 por protekti la radioteleskopojn kontraŭ ĝena radiado. Oni malŝatas ĉiudirektajn kaj fortajn radio-elsendojn; konstantaj radio-konektoj ofte estas konstruitaj per mallarĝe fokusitaj radioj, por ne ĝeni la amplifilojn de la teleskopaj sistemoj.

La Nacia Radi-Kvieta Zono protektas ne nur la observejon de Green Bank, sed ankaŭ la antenojn de la Navy Information Operations Command (NIOC, mar-armea informa operaca komandejo) ĉe Sugar Grove en Okcidenta Virginio. NIOC Sugar Grove delonge estas hejmo de elektronikaj spionaj inform-kolektejoj kaj nun estas konsiderata gravega stacio en sistemo Echelon mastrumata de la sekreta servo National Security Agency.

Radiaj elsendoj ne estas nepre malpermesitaj en la kvieta zono, sed posedantoj de radiaj stacioj devas interkonsenti sian aktivadon kun NRAO. Permes-petoj por radio-sendiloj estas unuope ekzamenataj kaj permesoj donataj prefere al servoj pri publika sekureco.

Skiza mapo de la zono

La limoj de la kvieta areo estas difinitaj kiel ekzaktaj longitudoj kaj latitudoj; la areo do estas sfera ortangulo, kun jenaj lim-koordinatoj:

La nord-suda distanco do estas precize 1,75 gradoj (194 km), la orient-okcidenta 2 gradoj (sude 176, norde 172 km). Ankaŭ malgranda peco de Marilando (kun suda pinto ĉe 39° 12' N) apartenas al la zono.

La areo ĉirkaŭ la observejo estas plantita per pinoj, kies pingloj absorbas radiajn ondojn de certa longo multe uzata en la observejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]