Uther Pendragon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uther Pendragon
Bildo fare de Howard Pyle, 1903
Bildo fare de Howard Pyle, 1903
homo eble fikcia
Verko Historio de la reĝoj de Britio
Le Morte d'Arthur
Rolita de Anthony Head, Gabriel Byrne, Eric Bana, Mark Lewis Jones, Sebastian Koch
Informoj
Sekso vira
Okupo monarko
Patro Konstanteno la 3-a de Britio
Gefratoj Emrys Wledig • Digain • Merion • Erbin of Dumnonia
Edzo/Edzino Igraine
Infanoj Reĝo Arturo • Madoc ap Uthyr
vdr

Laŭ la mitologio de Britio, Uther Pendragon (pen-dragon = "kapo de la drakoj") estis la patro de Reĝo Arturo. Kaj laŭ la legendo, kiel priskribita de Geoffrey de Monmouth, reĝo de Britio. En la franca li nomiĝas UterpendragonUtependragon, en la kimra Uthyr Pendragon kaj en la ejra Iubhair. Eble la antaŭnomo Uther havas la saman originon kiel Arturo.

Li batalis kontraŭ la anglosaksoj de Kent, kiuj klopodis okupi pli da Anglio.

Laŭ Geoffrey de Monmouth, Uther Pendragon estis la filo de la romia imperiestro Konstantino la 2-a. Geoffrey diris ke li kondukis armeon al Irlando por helpi Merlinon porti la ŝtonojn de Stonehenge al Anglio; kaj ke, post jaroj de batalado, la anglosaksoj mortigis lin per veneno.

Uther edziĝis al Igraine.