Valdis Zatlers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdis Zatlers
Persona informo
Valdis Zatlers
Naskiĝo la  22-an de marto 1955(nun 1955-03-22) (do nun 69-jara)
en Rigo, Latvio
Lingvoj latva vd
Ŝtataneco Latvio vd
Alma mater Riga Stradiņš University • Universitato Yale vd
Partio sendependa
Subskribo Valdis Zatlers
Familio
Edz(in)o Lilita Zatlere vd
Profesio
Okupo politikistokuracisto • kirurgo • Chernobyl liquidator vd
Aktiva en Rigo vd
prezidanto de Latvio
Dum 8-a de julio 20078-a de julio 2011
Antaŭulo Vaira Vīķe-Freiberga
Sekvanto Andris Bērziņš
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valdis Zatlers (naskiĝis la  22-an de marto 1955(nun 1955-03-22), do nun 69-jara) estas latva kuracisto kaj politikisto. De la 8-a de julio 2007 ĝis la 8-a de julio 2011 li estis la ŝtata prezidanto de Latvio. Valdis Zatlers ĝis julio 2011 ne reprezentis politikan partion, sed fine de julio 2011, senpere post la fino de sia prezidanta oficperiodo, fondis la propran partion "Reforma partio de Valdis Zatlers".

Kuracista kariero[redakti | redakti fonton]

Valdis Zatlers finis la studon en la Medicina Akademio de Latvio en Rigo en 1979. Post tio, li laboris en la 2-a Riga Hospitalo kaj iĝis gvidanto de la servo pri traŭmatologio en 1985. Ekde 1994, li estis la direktoro de la Latvia Traŭmatologia kaj Ortopedia Hospitalo kaj ĉefo de la gvida konsilio ekde 1998 - ambaŭ oficojn li finis la 5-an de julio 2007.

Valdis Zatlers kiel kuracisto partoprenis la prizorgadon de viktimoj de la Nuklea akcidento de Ĉernobilo. La 27-an de aprilo 2007 li pro tio ricevis la Ordenon de Tri Steloj (Trīs Zvaigžņu Ordenis) de Latvio.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Valdis Zatlers estis estrarano de la Latvia Popola Fronto en 1988 kaj 1989 - civitana movado, kiu - simile al la movadoj Sąjūdis en Litovio kaj Estonia Popola Fronto en Estonio - ekde 1988 senperforte luktis por sendependiĝo de la lando el la komunisma ŝtato Sovetunio, kiu en junio 1940 perforte konkeris kaj okupis la respublikon kaj de tiam regis ĝin.

La 22-an de majo 2007, la reganta parlamenta koalicio de la latvia parlamento Saeima oficiale nomumis lin kiel prezidenta kandidato. Valdis Zatlers ne estas membro de politika partio, sed subskribis la manifeston de la Popola Partio de Latvio kiam la partio estis fondita en 1998.