Valencia signolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La valencia mansigna lingvo estas gestolingvo uzata de pli ol 15 000 homoj en Valencilando.

Rilatoj kun aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj lingvistoj, valencia signolingvo kaj la hispana signolingvo estas variantoj de unu sama lingvo[1], dum aliaj konsideras ilin dialektoj kun granda malsimileco[2] kaj sekve ili povas havi malsamajn gramatikajn normojn, kiel okazas kun la kataluna signolingvo.

La leksika simileco inter la valencia kaj la hispana signolingvoj estas 70% de la vortaro; tiu inter la valencia kaj la kataluna, 65%; kaj inter la kataluna kaj la hispana, 70%. Sekve, oni lingvistike povus konsideri, ke la tri situas sur limo, kie ili povus esti dialektoj de neekzistanta normlingvo aŭ ke ili membras en sama lingvofamilio[3], laŭ la sola dialektologia studo ĝisnune publikigita pri la varioj de la signolingvoj en Hispanio.

La asocioj de surduloj de Valencilando, kiel FESORD, ankoraŭ ne formale starigis opinion pri tiu afero, sed ofte referencas al la lingvo kiel "Signolingvo en la Valencia Komunumo", tiel kiel aperas en lernomaterialoj[4]. FESORD havas "Referencan Centron de la Signolingvo de la Valencia Komunumo", de kie ĝi laboras kiel fakta normiga aŭtoritato de la lingvo. Krome tiucele ĝi subskribis interkonsentojn kun la Valencia Akademio de la Lingvo, la Valencia Televido kaj la Valencia Parlamento.

Jura agnosko[redakti | redakti fonton]

La Valencilando oficiale subtenas la signolingvon en sia Statuto de aŭtonomio (2006). En ties 16-a artikolo oni diras: "La valencia registaro garantios la uzadon de la signolingvo de surduloj, kiun oni devos instrui, protekti kaj respekti". Oni rimarkas, ke la Statuto ne specifigas, pri kiu signolingvo temas, tamen en la Leĝo de la Aŭdvida Sektoro de la valencia parlamento oni mencias precize la hispanan signolingvon kiel unu el la rimedoj, por ke surduloj superu la komunikbarilojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni ne konas ĝian antaŭan lingvan evoluon, sed la plej fora konata origino troviĝas en la lernejoj por surduloj fonditaj en Valencio fine de la 19-a jarcento. La influoj de aliaj signolingvoj estas preskaŭ sensignifaj, kaj tiuj ĉefe okazas en la urbo Alakanto el la hispana signolingvo.

Nuntempe la uzado de la valencia signolingvo limiĝas al la neformala komunikado, al administraciaj proceduroj kaj al tre malgranda uzo en la amaskomunikiloj. Ĝi ankoraŭ ne endukondukiĝis en aliajn uzosferojn, kiel en la instruadon, kvankam ekzistas lernocentroj kun kursoj pri tiu lingvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diversaj aŭtoroj. Signolingüística, FESORD. Valencio, 1999. ISBN 84-931447-8-9.
  2. Steven Parkhurst kaj Dianne Parkhurst. "Un estudio lingüístico: Variación de las lenguas de signos en España". Revista Española de Lingüística de Lengua de Signos, Madrido, 2001. Promotora Española de Lingüística.
  3. Steven Parkhurst. Lexical Comparisons of Signed Languages and the Affects of Iconicity. Work Papers of the Summer Institute of Linguistics, University of North Dakota Session, vol. 47 (2003). SIL International
  4. Diversaj aŭtoroj. Sígname: para aprender Lengua de Signos en la Comunidad Valenciana., FESORD. Elementa, meza kaj supera niveloj. Valencio, 1998, 1999, i 2001 (respektive). ISBN 84-931447-2-X (obra completa)

Lernolibro[redakti | redakti fonton]