Vallorbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vallorbe (stacidomo).
Vallorbe
Blazono de Vallorbe
Blazono de Vallorbe
Blazono de Vallorbe
Vallorbe
Vallorbe
Vallorbe
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 42′ 43″ N 6° 22′ 45″ O / 46.71194 °N, 6.37917 °O / 46.71194; 6.37917 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 43″ N 6° 22′ 45″ O / 46.71194 °N, 6.37917 °O / 46.71194; 6.37917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3311
Areo 23,18 km²
Alteco 750 m super marnivelo
Poŝtkodo 1337
Komunumkodo 5764
Mapo de Vallorbe
Mapo de Vallorbe
Mapo pri la situo de Vallorbe en la Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
vdr

Vallorbe estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso de Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3311 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vallorbe situas en valo de la Ĵurasa Montaro sur alteco de 750 m s.m. ĉe la limo al Francio. Sude de la vilaĝo reaperas la rivero Orbe, kiu subtere senakviĝas la Lagon des Joux, per riverfonto. La subtera rivero dum jarmiloj fosis impresan kavernosistemon, la tiel nomitaj Grotoj de Vallorbe, kies suba parto ek de 1974 viziteblas publike. Al Vallorbe krom la urbeca ĉefvilaĝo mem ankaŭ apartenas la setlejoj Le Day kaj Les Grands Marais.

La komunuma teritorio etendiĝas sur areo de 23,18 km², de kiuj pli ol du trionoj, nome 68%, estas kovritaj de arbaro, 22% servas por agrikulturo kaj 8% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Vallorbe limas en nordo al Jougne (Francio), en nordoriento al Ballaigues, en orientnordoriento al Les Clées, oriento al Premier, en sudo al Vaulion, en sudsudokcidento al L’Abbaye, en sudokcidento al Le Lieu, en nordokcidento al Rochejean (Francio), kaj en nordnordokcidento al Longevilles-Mont-d’Or (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Vallorbe estas haltejo de la TGV de Laŭzano al Parizo. Ĝis 1915 la stacidomo de Vallorbe estis kapa finhaltejo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. Per la malfermo de la pli ol 6 kilometrojn longa tunelo tra la monto Mont d'Or, Vallorbe fariĝis lima haltejo de la grava fervojlinio de Parizo al Laŭzano kaj post la malfermo de Sempiono al Milano. De Vallorbe kondukas ankaŭ fervojlinio al Le Pond en la Valo des Joux kaj buslinioj al Métabief kaj Pontarlier.

Apud Vallorbe finiĝas la svisa aŭtovojo A9 venante de Laŭzano, kiu al la alia direkto al Francio plukondukas en formo de la ĉefvojo 132 tra la Jougne-Pasejo kaj Besançon al Parizo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Vallorbe datiĝas el la jaro 1139 en dokumento de papo Inocento la 2-a sub la nomo valle urbanensi.

Dum mezepoko Vallorbe apartenis al la Monaĥejo Romainmôtier. Dum la tempo de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 Vallorbe estis parto de la tiama Kantono Lemano, kiu per la Mediacia Akto de 1803 estis integrita al la nova Kantono Vaŭdo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]