Vanioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vanioj
grouping of characters in Norse mythology • panteono
Informoj
vdr

Pranorvege/praislande vanir.

En nord-ĝermana mitologio, la vanioj estis unu el la du ĉefaj difamilioj; la alia estis la azoj.

La vanioj estis ĉefe fekundecdioj, kaj ilia kulto eble estis pli antikva ol tiu de la azoj. La solaj vanioj, kies nomoj estas konataj, estas la vir-vanioj Njórdhr kaj Freyr (patro kaj filo), kaj la vaniino Freja (fratino de Freyr). Laŭ la mitologio, tiuj tri vivis inter la azoj kiel ostaĝoj post la fino de milito inter la du di-familioj - vidu ankaŭ Gullveig.

Por vanioj, sed ne por azoj, incesto estis praktikata; tiel, Freyr kaj Freyja estis infanoj de Njórdhr kaj lia fratino (kies nomo estas nekonata).