Varsovia geto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Varsovia geto
geto en Nazia Germanio • Jewish ghetto
Komenco 12-a de oktobro 1940 vd
Fino majo 1943 vd
Geografia situo 52° 14′ 46″ N, 20° 59′ 45″ O (mapo)52.24611111111120.995833333333Koordinatoj: 52° 14′ 46″ N, 20° 59′ 45″ O (mapo)
Lando(j) Pollando vd
Situo Varsovio
Varsovia geto (Varsovio)
Varsovia geto (Varsovio)
DEC
Varsovia geto
Varsovia geto
Lokigo de Varsovio en Pollando
Map
Varsovia geto
vdr
Limoj de Varsovio geto (interaga mapo)
Konstruado de muro ĉirkaŭ la geto.
"La herooj de la geto" monumento, Varsovio
Monumento al Konsilantaro por Helpo al Judoj "Żeghota" troviĝanta en Varsovio en ĝardenplaco ĉe la strato Ludoviko Zamenhof
Fotografio el Raporto de Stroop, laŭ lia komentario tiuj ĉi virinoj faris armitan reziston dum la Ribelo en varsovia geto. Senpere post la faro de tiu ĉi fotografio ili estis murditaj (sed Stroop klasifikis tion kiel "laŭleĝan ekzekuton de banditoj").

La Varsovia geto (1940-1943) dum la Dua Mondmilito estis la plej granda porjuda geto establita de la nazia reĝimo. La 25-an de novembro estis tute izolita - la judoj iĝis kondamnitaj al malsatmorto aŭ ekstermo en koncentrejoj. Dum la tri jaroj de ties ekzisto ĝia loĝantaro malkreskis de 380 000 (takso) al 70 000, pro malsato, malsanoj kaj fortransporto al la koncentrejoj.

En la varsovia geto okazis la unua amasa ribelo kontraŭ la nazia okupo.

La domo de la familio Zamenhof troviĝis tie; tie Lidja Zamenhof kaj pliaj familianoj pasigis siajn lastajn jarojn antaŭ fortransporto al la ekstermejo Treblinka. La dramo "Ni vivos!" de Julian Modest memorigas pri tiu ĉi tempo.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Planoj izoli la judan loĝantaron de Varsovio kaj ĝiaj antaŭurboj ekestis tuj post la germana okupado de Pollando en 1939. Tiutempe la administro de la "Ĝenerala Gubernio por la Okupitaj Polaj Teritorioj" ankoraŭ ne plene funkciis, kaj estis inter si konfliktaj interesoj de la tri precipaj partioj: la civila administracio, la armea administracio kaj SS. Sub tiuj cirkonstancoj la Juda Konsilio, prezidata de Adam Czerniaków [ĉernjAkuv], povis prokrasti la establon de la geto je unu jaro, precipe sugestiante al la armeuloj, kiom valora laborista resurso estas judoj.

La varsovia geto fine estis establita de la generala guberniestro de Pollando, Hans FRANK, je la 16-a de oktobro 1940. Tiutempe oni taksis la loĝantaron je ĉirkaŭ 380.000 (el 1,3 milionoj por tuta Varsovio, do ĉ. 30 %); la areo de la geto tamen ampleksis nur 2,4 % de Varsovio. Je la 16-a de novembro la nazioj disigis la geton de la ekstera mondo per muro. Dum unu kaj duona jaroj ili portis judojn el urbetoj kaj vilaĝoj en la geton, sed malsanoj (precipe tifo) kaj malsato tenis la nombron de la loĝantoj pli-malpli konstanta. Tagaj nutraĵ-porcioj por judoj estis limigitaj al 184 kcal (770 J); kompare poloj ricevis 1800 kcal (7500 J) kaj germanoj 2400 kcal (10000 J).

Je la 22-a de julio 1942 komenciĝis amasa forpelo de la loĝantaro; ĝis la 12-a de septembro oni ĉirkaŭ 300.000 homojn transportis al la ekstermejo de Treblinka aŭ surloke murdis. Czerniaków malesperis kaj mortigis sin je la 23-a de julio.

La 4-an de decembro 1942 jaro poloj kaj judoj kreis sekretan konsilantaron por helpi la judojn nomata "Żegota". Tiu organizaĵo okupiĝis pri helpado al judoj ĉe la foriro de geto, falsado de dokumentoj kaj kaŝado en polaj familioj. La sekcion por savi la infanojn direktis Irena Sendlerowa kiu savis ĉirkaŭ 2500 judajn infanojn. En la organizaĵo partoprenis ankaŭ Władysław Bartoszewski.

Dum la sekvaj ses monatoj la restaĵoj de kelkaj judaj politikaj organizaĵoj unuiĝis kiel ŻOB (Żydowska Organizacja Bojowa, Juda Batala Organizo), 220 – 500 personoj gvidataj de Mordechai ANIELEWICZ [anjelEwiĉ]; pliaj 250 – 450 organiziĝis kiel ŻZW (Żydowski Związek Walki, Juda Milita Unio). Vide al la neniigaj planoj de Germanio tiuj homoj preferis morti batalante.

Reprezalioj[redakti | redakti fonton]

17.02.1941: En la geto estis arestita helpanta al judoj Jerzy Szurig - pafmortigota

Ribelo de la varsovia geto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ribelo en varsovia geto.

Kiam en januaro 1943 la germanoj komencis la duan amasan forpelon, je la 18-a okazis la unua armita rezisto. La judaj batalantoj sukcesis haltigi la forpelon; la judaj organizaĵoj ŻOB kaj ŻZW transprenis la regadon de la geto.

La judoj konstruis bunkrojn por prepari sin al fina batalo. Tiu komenciĝis je la 19-a de aprilo 1943, kiam judaj partizanoj atakis germanajn patrolojn kaj germanoj reagis per artileria detruo de domblokoj kaj mortigo de kaptitaj judoj.

Post la 23-a de aprilo ne plu okazis signifa rezisto, kaj je la 16-a de majo la ribelo estis finita. La germanajn taĉmentojn gvidis SS-generalo ("grupestro") Jürgen Stroop.

Post la ribelo[redakti | redakti fonton]

Post la ribelo la germanoj uzis la areon de la geto por ekzekucii polajn malliberulojn kaj ostaĝojn. Nokte de la 17-a/18-a de oktobro 1943 okazis unu el la plej grandaj ekzekutoj en la historio de varsovia enketa malliberejo Pawiak - ĉ. 600 nudajn enprizonigitojn germanoj forkondukis en grupoj kaj pafmortigis per mitraloj sur la stratoj Pawia kaj Dzielna. Komenco de preskaŭ ĉiutagaj ekzekutoj sur ruinoj de la geto, kie ĝis la ribelo de Varsovio pereis 20 mil personoj.

La 23-an de oktobro germana amasa sekreta ekzekuto de ĉirkaŭ 300 ostaĝoj el Pawiak en ruinoj de Varsovia geto. Post falo de la ribelo en varsovia geto pro dispono de Franz Kutschera komenciĝis murdoj de polaj politikaj malliberuloj kaj sustrate amase forkaptitaj personoj.

Poste germanoj fondis tie la koncentrejon de Varsovio — KL Warschau.

Kiam en 1944 okazis la ribelo de Varsovio (pole Plan Burza = plano fulmotondro), la ribelantoj sukcesis liberigi 380 judajn prizonulojn el tiu koncentrejo. Plej multaj el ili aniĝis al la polaj rezistaj brigadoj.

Konataj personoj enprizonigitaj en la geto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]