Venceslaus Ulricus Hammershaimb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venceslaus Ulricus Hammershaimb
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1819 (1819-03-25)
en Sandavágur
Morto 8-an de aprilo 1909 (1909-04-08) (90-jaraĝa)
en Kopenhago
Religio luteranismo vd
Lingvoj danaferoa vd
Ŝtataneco Danio vd
Familio
Infanoj Hjalmar Hammershaimb vd
Profesio
Okupo filologo • verkistopastoro vd
En TTT http://www.hammershaimb.dk
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Venceslaus Ulricus Hammershaimb sur poŝtmarko
Venceslaus Ulricus Hammershaimb sur poŝtmarko

Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB [VENSeslaŭs ulRIKus HAMershajm] (25-a de marto 1819 - 8-a de aprilo 1909 en Kopenhago), ankaŭ nomata V. U. Hammershaimb aŭ simple Venzel Hammershaimb, estis Feroa paroĥestro kaj filologo. Oni konsideras lin la fondinto de la moderna feroa skribita lingvo.

La patra flanko de la Hammershaimb-a familio originis en Germanio, sed li mem kreskis Feroe kaj sentis sin feroano. Li studis teologion en Kopenhago, kie li ekkonis Danan pastron kaj filozofon Grundtvig. Tamen li ekloĝis Feroe en 1855, kaj li pastriĝis en insulo Streymoy. Lin ade interesis la feroaj dialektoj, kaj li multe studis sian lingvon. En 1867 li iĝis Feroa paroĥestro, kaj li ĉeestis la Feroan asembleon dum tri periodoj. Li vivis kun sia edzino en Danio ekde 1878 ĝis sia morto en Kopenhago en 1909.

Lingvoscienca laboro[redakti | redakti fonton]

En 1846 Hammershaimb eldonis libron pri færøisk ortographie (Feroa ortografio). Ĉi libro tenis elstaran pozicion en la Feroa lingviko ĝis nun. Sian skribnormon li forte proksimigis al la norena origino de la lingvo. Finfine ekestis kompromiso, akceptebla por ĉiuj dialektoj Feroaj. Pluse la ortografio ne tro distancigas la lingvon de antikvaj skribaĵoj kaj de ceteraj skandinaviaj lingvoj. Tamen hodiaŭ, en la 21-a jarcento, la skribita lingvo sufiĉe foras de la prononco, pro kio malfacilas la lingvolernado por multaj infanoj en la insularo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1852: Færøske Kvæder "Feroaj poemoj/kantoj", Kopenhago; 2-a eldono, Ferooj 1969
  • 1891: Færøsk Anthologi I. Tekst samt historisk og grammatisk Indledning "Feroa antologio 1. Teksto kaj historia-gramatika enkonduko", Kopenhago; 2-a eldono, Tórshavn 1969

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]